Saltu al enhavo

Armenoj en Israelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Armenoj en Israelo
ethnic group by residency
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Armenaj ceramikaĵoj en Jerusalemo

Armenoj en Israelo estas armenoj loĝantaj en Israelo, el kiuj kelkaj havas israelan civitanecon. En 1986 oni kalkulis, ke 1.500 armenoj loĝis en la urbo Jerusalemo. Laŭ enketo de 2006, 790 armenoj loĝis en Jerusalema Malnova Urbo. En 2015, The Times of Israel publikigis artikolon, kun takso de ĝis 10.000 armenoj loĝantaj tra Israelo[1].

4a-18a jarcento

[redakti | redakti fonton]

Signifa malplimulto de la armena komunumo loĝas en Levantenio dum jarcentoj. La unua registrita armena pilgrimado al Sankta Lando estis armena delegacio de pastroj en la frua 4-a jarcento p.K. La vizito estas aludita en armena traduko de greka letero skribita de Patriarko Makario de Jerusalemo al lia samtempulo, Sankta Vrtanes (reginta 333–341).

La Armena Patriarkejo de Jerusalemo estis fondita en 638. Ĝi situas en la Armena kvartalo, la plej malgranda kvartalo de la Malnova Urbo de Jerusalemo.

Otomana kaj brita periodoj

[redakti | redakti fonton]

Komence de la 1850-aj jaroj armenoj elstaris inter la fotistoj de Palestino. La centra figuro en ĉi tiu disvolviĝo estis la ĉefa kleriko Isaja Garabedian, kiu devis iĝi Armena Patriarko de Jerusalemo en 1864-1865, kaj kiu komencis foti en 1857 kaj establis fotografian studion ene de la monaĥa komplekso kie li starigis lernejon por fotado, Garabed Krikorian (1847-1920) kaj lia frato Kevork estis inter siaj lernantoj. Aliaj armenaj fotistoj de la 19a jarcento el Jerusalemo estas J. H. Halaĝjan, M. Mardikjan kaj Ĝusuf Tumajan. Post la Armena genocido aliĝis al ili aliaj fotistoj, inkluzive Hrnat Nakaŝjan kaj Elia Kahveĝjan.

Garabed Krikorjan malfermis fotografian laborrenkontiĝejon sur strato Jafo en la 1870-aj jaroj kaj iĝis li mem instruisto, unu el liaj studentoj estis Ĥalil Raad, konata kiel "la unua araba fotisto de Palestino"[2][3].

Elia Kahveĝjan (1910-1999), rifuĝinto de la armena genocido, estis unu el la ĉefaj fotistoj en Jerusalemo komence de la 20a jarcento[4].

Ceramikistoj

[redakti | redakti fonton]
Armena ceramikisto en la malnova urbo de Jerusalemo

Multaj armenoj de Kütahya, urbo en Turkio, estis konataj pro siaj mane pentritaj ceramikaj varoj kaj kaheloj. En 1919, pluraj majstraj metiistoj estis alportitaj al Jerusalemo por renovigi la kahelojn kovrantajn la fasadon de la Kupolo de la Roko. Ili restis en Jerusalemo kaj disvolvis la arton de armena ceramiko[5].

Israela ŝtato

[redakti | redakti fonton]

Post la Araba-Israela-Milito en 1948 kaj la establado de la Israela Ŝtato, kelkaj armenoj loĝantaj en kio estis la Brita Mandato Palestino prenis israelan civitanecon, dum aliaj armenaj loĝantoj de Jerusalemaj Remparoj kaj la teritorio kaptita de Jordanio ricevis jordanan naciecon. Du grupoj de armenoj aperis: la armenoj kun israela civitaneco vivanta ene de la limoj de la ŝtato kaj la armenoj kun jordana nacieco en la Armena kvartalo en Jerusalemo kaj la resto de jordana Cisjordanio.

Post la Sestaga Milito de 1967, la armena loĝantaro, precipe en Orienta Jerusalemo kaj Cisjordanio, spertis malpliiĝon de sia nombro pro elmigrado. Armenoj de Jerusalemo ricevis israelan loĝantan statuson kaj iuj petis civitanecon.

En 1983, streĉiĝoj ekestis ene de la Armena kvartalo de Jerusalemo, kiam patriarko Jegiŝe Derderian anstataŭis ĉefepiskopon Ŝahe Aĝamjan. Perforto eksplodis en junio 1986, kiam grupo de subtenantoj de armena patriarko Derderian atakis alian armenan familion, kiu estis konata por siaj kontraŭ-patriarkaj opinioj kaj kiel rezulto unu viro estis mortigita kaj ses aliaj estis vunditaj en strata batalo, kiun ekleziaj reprezentantoj nomis "batalo inter du familioj".

La armena kvartalo, sen la areo de Israelo, konsiderata parto de la juda kvartalo. La Patriarkejo (helgrize) inkluzivas la katedralon Sankta Jakobo (malhelgrize).

La granda plimulto de la armenoj en Israelo estas armenaj apostolaj kristanoj, sed ankaŭ ekzistas malmultaj armenaj katolikoj kaj armenaj evangeliistoj. La Armen-apostolaj fideluloj restas sub la jurisdikcio de la Armena Patriarkejo de Jerusalemo kaj la loĝanta Patriarko, en spirita ligo kun la Armena Apostola Eklezio, dum la armenaj katolikoj estas sub la jurisdikcio de la Armena Katolika Eklezio kaj Patriarka Vikario (loĝanta en Via Dolorosa 41 - Kvara Stacidomo).

La preĝejoj apartenantaj al la Armena Apostola Eklezio estas inter aliaj preĝejo Sankta Elija en Jafo kaj preĝejo kaj monaĥejo Sankta Nikolao en Jafo. Armenaj israelanoj ankaŭ preĝas en la katedralo Sankta Jakobo ĉe la Armena Patriarkejo de Jerusalemo, ĉe la Baziliko de la Sankta Tombo en Jerusalemo (sub komuna jurisdikcio de Armena Eklezio kun aliaj kristanaj eklezioj), la Tombo de Virgulino Maria kaj Gecemano, la Kapelo de la Ĉieliro sur Oliva Monto, la Preĝejo de Sankta Gregorio la Iluminanto en moderna Jerusalemo, kaj la Preĝejo de la Naskiĝo en Betleĥemo (denove sub komuna jurisdikcio de la Armena Eklezio kaj aliaj kristanaj eklezioj). La Armena Eklezio ankaŭ havas la monaĥejon Sankta Georgo en Ramleh. Armenoj en Israelo kaj Cisjordanio festas Kristnaskon kaj la Epifanion samtage, tradicie la 19an de januaro, dum armenaj ortodoksaj komunumoj en Armenio kaj tutmonde festas la 6an de januaro. Ĉi tio estas ĉar la Armena Patriarkejo de Jerusalemo ankoraŭ observas la antikvan Julia kalendaro, dum la cetero de la Armena Apostola Eklezio adoptis la gregorian kalendaron. Armenaj katolikoj, evangeliaj kaj frataj eklezoj en Israelo festas Kristnaskon la 25an de decembro, konforme al ĉiuj aliaj katolikoj de la Romkatolika Eklezio same kiel aliaj kunprotestantoj.

Armen-israelaj rilatoj

[redakti | redakti fonton]

Armenio subtenas diplomatiajn rilatojn kun Israelo. Laŭ la Monda Faklibro de CIA, Armenio ricevas 4,8% de siaj importaĵoj de Israelo, dum Israelo ricevas 7,1% de la eksportaĵoj de Armenio. Armenio malfermis sian ambasadejon en Israelo en la jaro 2020 sed Israelo ankoraŭ ne malfermis ambasadejon en armena teritorio. La ambasadoro Ehud Moshe Ejtam, la israela ambasadoro en Armenio, situas en Tbiliso, Kartvelio, kaj vizitas Erevanon dufoje monate[6].

Ekde la sendependiĝo de Armenio, israelaj politikistoj, rabenoj kaj la armena komunumo de la lando alvokis la israelan registaron rekoni la Armenan Genocidon. Samtempe Turkio minacis rompi ligojn kun Israelo se Israelo aŭ Usono rekonus la mortigojn kiel genocidon. Ekde 2008, ekzistas daŭranta debato koncerne rekonon en la Kneset kun Turkio celvarbadas forte malhelpi ĝin. Laŭ The Jerusalem Post, multaj israelanoj subtenas rekonon.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Jerusalem The Old City The Urban Fabric and Geopolitical Implications, p. 43. International Peace and Cooperation Center (2009). Arkivita el la originalo je 28an de septembro 2013. Alirita 30an de aŭgusto 2013.
  2. Badr al-Hajj. "Khalil Raad - Jerusalem Photographer", Institute of Jerusalem Studies, vintro 2001, paĝo 34.
  3. (2001) Photographers: A Sourcebook for Historical Research, 2‑a eldono, Carl Mautz Publishing, p. 107. ISBN 9781887694186.
  4. The finest photographs of early 20th century Palestine, shuttered in controversy, Haaretz
  5. Armenian Pottery and the Karakashians. Arkivita el la originalo je 2014-02-23. Alirita 2020-09-26.
  6. "Israel expresses concern over Turkish-Armenian massacre dispute", The Associated Press, 2007-10-11. Kontrolita 2008-02-02.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]