The Times of Israel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Times of Israel

emblemo

retgazeto
Ĝenro ĝenerala
Periodeco semajna

Lando Israelo
Urbo Jerusalemo
Ĉefredaktisto דוד הורוביץ / David Horovitz (ekde dekomence, stato fino de 2023)
Establodato februaro 2012
Fondinto(j) David Horovitz • Seth Klarman vd
Lingvoj

hebrea, angla, araba, franca kaj persa

ISSN 0040-7909

Retejo timesofisrael.com
vdr

The Times of Israel - prononco laŭ sistemo IFA [ðˈə tˈa͡ɪmz ˈʌv ˈɪzɹiːə͡l] - estas interreta gazeto, fondita en februaro 2012 kaj redakciita en Jerusalemo, Israelo. Ĝi aperas en kvin diversaj lingvaj eldonoj, en la hebrea, angla, araba, franca kaj persa.

La projekto estis kunfondita de israela ĵurnalisto David Horovitz (דוד הורוביץ), devene el Britio, kiu ankaŭ estas la fonda redaktisto, kaj usona miliardula investanto Seth Klarman.[1] Laŭ propra memkoncepto, ĝi "dokumentas evoluojn en Israelo, Mezoriento kaj ĉirkaŭ la Juda mondo."[2] Krom publikigado de novaĵraportoj kaj analizoj, la retejo gastigas pluraŭtoran blogo platformon de retskribejo ("blogo").[3]

En februaro 2014, du jarojn post ĝia lanĉo, The Times of Israel anoncis legantaron de du milionoj. En 2017, la legantaro pliiĝis al 3,5 milionoj unikaj monataj uzantoj.[4] Antaŭ 2021, la papero havis averaĝe pli ol naŭ milionojn da unikaj uzantoj ĉiun monaton kaj pli ol 35 milionojn da monataj paĝvidoj, dum la retskribejo ("blogo") havis 9 000 aktivajn kunlaborantojn.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]