Monda Ŝaka Ĉampionumo 2024
La Monda Ŝaka Ĉampionumo 2024, oficiale konata kiel la Monda Ĉampionado pri Ŝako 2024 prezentita de Google pro sponsoraj kialoj, estos matĉo inter la reganta monda ĉampiono Ding Liren kaj la defianto Gukesh Dommaraju por determini la Mondan Ĉampionon pri Ŝako. La matĉo okazos inter la 25-a de novembro kaj la 13-a de decembro 2024. La gastiganta lando estos Singapuro. Ĝi estos ludata ĝis la plej bona el 14 ludoj, kun kromludoj se necese.
Defendanta Ĉampiono
[redakti | redakti fonton]Ding Liren fariĝis Monda Ĉampiono pri Ŝako en aprilo 2023, post venko kontraŭ Ian Nepomniachtchi en la ĉampioneca matĉo de 2023.
La Defianto
[redakti | redakti fonton]Gukesh Dommaraju kvalifikiĝis, gajninte la Kandidatan Turniron 2024 en Toronto, Kanado. Ĝi okazis de la 3 ĝis la 22-a de aprilo 2024. Fabiano Caruana gajnis la FIDE Cirklon 2023, sed li jam kvalifikiĝis por la Kandidata Turniro per la Monda Pokalo pri Ŝako 2023. Sekve, Gukesh kvalifikiĝis por la Kandidatoj per la FIDE Cirklon, post kiam li superis Anish Giri kun venko en la Ĉenaja Grandmajstra Turniro.
Magnus Carlsen, la antaŭa mondĉampiono, ne partoprenos en la Monda Ĉampionado 2024.
|