Monda Tago de Turismo
Monda Tago de Turismo (angle: World Tourism Day, WTD) – festo de turismo ĉiujare celebrata la 27-an de septembro, fiksita de Monda Organizaĵo pri Turismo de Unuiĝintaj Nacioj en 1979.
Historio
La unua solenado okazis en 1980 sub la slogano "Tourism's contribution to the preservation of cultural heritage and to peace and mutual understanding" (Kontribuo de turismo por konservi kulturan heredaĵon, pacon kaj reciprokan komprenon).
Celo de tiu ĉi tago estas altigi konscion pri rolo de turismo en internacia socio kaj montri kiel ĝi influas al kulturaj, politikaj kaj ekonomiaj valoroj en la tuta mondo.
Dum la 12-a sesio en Istanbulo en Turkio, oktobre 1997, Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj decidis elekti landon entreprenatan ĉiujare agadon kiel partnero dum organizado de la Monda Tago de Turismo.
Dum la 15-a sesio en Pekino, oktobre 2003, la Asembleo decidis ke gastiganto de ĉefaj solenaĵoj ĉiujare estu ŝtato de alia kontinento.
- 2006 – Eŭropo,
- 2007 – Suda Azio,
- 2008 – ambaŭ Amerikoj,
- 2009 – Afriko,
- 2011 – Proksima Oriento.
Bibliografio
- World Tourism Day sur ofica paĝo de UN
- World Tourism Day 2011 sur paĝo de UNWTO