Tumulo de la Monaĥoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Monk's Mound)
La du terasoj de la tumulo.
Tumulo de la Monaĥoj
platform mound [+]

Supermara alteco157 m [+]
Koordinatoj38° 39′ 39″ N, 90° 3′ 43″ U (mapo)38.6607-90.062Koordinatoj: 38° 39′ 39″ N, 90° 3′ 43″ U (mapo)

Tumulo de la Monaĥoj (Ilinojso)
Tumulo de la Monaĥoj (Ilinojso)
DEC
Tumulo de la Monaĥoj
Tumulo de la Monaĥoj
Lokigo de Ilinojso en Usono

Map
Tumulo de la Monaĥoj
Vikimedia Komunejo:  Monks Mound [+]
vdr

Monk's Mound (en esperanto Tumulo de la Monaĥo), estas la plej granda tumulo situanta en la nordo de Mezameriko. Ĉi tiu monteto estis starigita en la centro mem de la indiana popolo de la regiono Cahokia. Ĝi estis enlistigita kiel monda heredaĵo de Unesko.

La teritorio de Cahokia etendiĝis en la sudokcidento de la subŝtato Ilinojso, proksime al la urbo Sankta Luiso kaj en la najbara subŝtato Misurio.

La loko Tumuloj de Cahokia, je 13 km oriente de Sankta Luiso en Ilinojso, reprezentas la plej grandan antaŭkolumban loĝlokon norde de Meksiko. Ĝi estis loĝata precipe dum la Misisipo-kulturo (800-1400), periodo kiam ĝi ampleksiĝis sur 1600 hektaroj kaj havis 120 tumulojn aŭ templojn.

La Tumulo de la Monaĥo situas proksime de la urbo Collinsville en Ilinojso. La monteto mezuras 30 metrojn alte, 291 metrojn longe kaj 236 metrojn larĝe. Tiu ĉi piramida monumento estas same granda ĉe la bazo kiel la piramido de Keopso en Egiptio ekaj estas pli larĝa ol la piramido de la Suno de Teotiŭakano en Meksiko. Ĝi troviĝas en centra placo el 25 hektaroj.

Male al la egipta piramidoj, tiu ĉi tumulo kvarnivela finiĝas supre per teraso en la pinto. Kun la tempo, la monteto, konstruita el koto kaj arguilo, akumulis grandan kvanton da pluvakvo kiu fine detruis la supran parton kie la akvo estis akumulita.

La tumulo estis starigita en la 10a jarcento ĉirkaŭ la jaroj 900-950 dum la Misisipo-kulturo. La arkeologiaj restaĵoj pruvis ke la monteto estis pli malgranda komence kaj ke ĝi estis plialtigita dum la 12a jarcento.