Monsieur Klein (filmo)
Monsieur Klein | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Monsieur Klein |
Originala lingvo | franca lingvo |
Kina aperdato | 1976 |
Ĝenro | filma dramo, krimfilmo |
Kameraado | Gerry Fisher |
Reĝisoro(j) | Joseph Losey |
Produktisto(j) | Raymond Danon |
Scenaro | Franco Solinas • Costa-Gavras |
Loko de rakonto | Parizo |
Muziko de | Egisto Macchi |
Rolantoj | Alain Delon • Jeanne Moreau • Juliet Berto • Michael Lonsdale • Francine Bergé • Jean Bouise • Suzanne Flon • Massimo Girotti • Michel Aumont • Étienne Chicot • Louis Seigner • Pierre Vernier (aktoro) • Roland Bertin • Gérard Jugnot • Brigitte Ariel • Bernard-Pierre Donnadieu • Maurice Baquet • Christian de Tilière • Philippe Brizard • Pierre Frag • Michel Delahaye • Jacques Maury • Francine Racette • Jean Champion • Fred Personne • Elisabeth Kasza • Isabelle Sadoyan • François Viaur • Lucienne Le Marchand • Magali Clément |
Honorigoj | Premio César por la Plej Bona Filmo |
IMDb | |
Monsieur Klein (Sinjoro Klein) estas franca filmo de Joseph Losey, kun Alain Delon, aperinta en 1976.
Rakonto
[redakti | redakti fonton]En 1942 en Parizo, dum germana okupacio, la Alzacano Robert Klein pliriĉiĝas aĉetante artaĵojn de ĝenitaj Judoj, sub la normala vendoprezo. Dum li rekondukas ĝis sia pordo unu el ili, de kiu li aĉetis malgrandan pentraĵon de la nederlanda majstro Adriaen van Ostade, li malkovras inter siaj poŝtaĵoj ekzempleron de Judaj Informoj, gazeto normale havebla nur per abono.
La profitemulo ekkonscias, ke ekzistas alia Robert Klein, la Judo abonita al la gazeto kaj tiel signalita al la polic-prefektejo; ke nun lia familinomo kun juda sono, sub la formo de homonimo, igas lin suspektinda. Li fariĝas ĉasaĵo por la polico. Kaptita en kafka-a reto, provante senkulpigi sin, li nur pligrandigas la suspekton de aŭtoritatoj al si. Li malkovras ke lia duoblo estas rezistanta judo kiu uzas lian nomon kiel ekranon por fari misterajn aktivecojn. Provizita de falsaj dokumentoj, li provas forfuĝi; tamen sentante la bezonon ekkoni tiun kies homonimo li estas, li rendevuas kun li.
Denuncita, la rezistanto estas arestita. La heroo, simile al sia duoblo, trafas la saman sorton. Li estas arestita dum la Rastado de la Vintra Ciklodromo la 16-an de julio 1942. Kvankam advokata amiko akiris kaj lastmomento transdonis al li dokumentojn atestantajn ke li ne estas Judo, la ĉeesto de lia homonimo en la konvojo de deportitoj al Germanio pelas S-ron Klein resti por provi alparoli lin: kuntrenita de destino, kiu superas lian personecon, li finas en la trajnon de deportitoj, kaj retroviĝas en la sama vagono kiel la juda vendanto, kun kiu ĉio komenciĝis.
Teĥnikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Titolo: Monsieur Klein
- Reĝisoro: Joseph Losey
- Scenaro: Franco Solinas
- Produktado: Raymond Danon, Alain Delon, Norbert Saada por Adel Productions
- Muziko: Egisto Macchi kaj Pierre Porte
- Rol-disdono: Marguerite Capelier
- Foto: Gery Fisher
- Muntado: Henri Lanoë
- Dekoroj: Pierre Duquesnes
- Devenlando: Francio, Italio
- Formato: Kolora / Monofonia / 35 mm
- Ĝenro: Dramo
- Daŭro: 123 minutoj
- Aperdato: 27-a de oktobro 1976
Rolularo
[redakti | redakti fonton]- Alain Delon: Robert Klein
- Jeanne Moreau: Florence
- Francine Bergé: Nicole
- Juliet Berto: Jeanine
- Jean Bouise: Vendanto
- Suzanne Flon: Pordistino
- Massimo Girotti: Charles
- Michael Lonsdale: Pierre
- Michel Aumont: Prefekteja funkciulo
- Maurice Baquet: Muzikisto
- Roland Bertin: Homo de "Judaj Aferoj"
- Philippe Brizard: Agento
- Jean Champion
- Étienne Chicot: Policano
- Magali Clément
- Alain David
- Michel Delahaye
- Bernard-Pierre Donnadieu
- Mireille Franchino
- Pierre Frag: Gazet-vendisto
- Maurice Jany
- Gérard Jugnot: Fotisto
- Hermine Karagheuz
- Elisabeth Kaza
- Dany Kogan
- Carole Lange
- Lucienne Lemarchand
- Jacques Maury: Kuracisto
- Fred Personne
- Francine Racette: Juna virino
- Pierre Risch
- Rosine Rochette
- Isabelle Sadoyan: priekzamenita virino
- Louis Seigner: Patro de Robert Klein
- Christian de Tillière
- Maurice Vallier
- Pierre Vernier: Policano
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- La Rafle (2010) filmo