Montĉeno de Arundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Arunda pejzaĝo.

La Montĉeno de Arundo (hispane Serranía de Ronda) estas hispana distrikto situanta en la okcidento de la provinco Malago, en la aŭtonoma komunumo Andaluzio.

Laŭ la distrikta divido de Malago, ĝi konsistas el 21 municipoj, kvankam tradicie oni inkluzivas aliajn (El Burgo kaj Cuevas del Becerro), integritaj en la distrikto Montĉeno de la Neĝoj. Ekzistas evidentaĵoj pri homloĝado en la regiono ekde la prahistorio.