Montanuy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Montanuy
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 22487
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 241  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 28′ N, 0° 42′ O (mapo)42.4666666666670.69583333333333Koordinatoj: 42° 28′ N, 0° 42′ O (mapo) [+]
Alto 1 205 m [+]
Areo 174,195128 km² (1 741 9.5 128 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Montanuy (Provinco Ŭesko)
Montanuy (Provinco Ŭesko)
DEC
Montanuy
Montanuy
Situo de Montanuy
Montanuy (Hispanio)
Montanuy (Hispanio)
DEC
Montanuy
Montanuy
Situo de Montanuy

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Montanuy [+]
vdr

Montanuy [montaNUJ] (Montanui ankaŭ en ribagorza kataluna)[1] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la nordoriento de la komarko Ribagorza (kies ĉefurbo estas Graus) apartenanta al la nordoriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono). Ĝia propra lingvo estas la ribagorza kataluna, kaj tiukadre ĝi estas ene de la Aragona Strio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ibón Llauset kaj Monto Vallibierna.

Ĝia municipa teritorio estas en la nordoriento de la komarko Ribagorza, nome sur la supra baseno de la rivero Noguera Ribagorzana, kiu estas limo inter Aragono kaj Katalunio, iomete okcidente de tiu.

La municipa ĉefurbo estas en la kerno de Montanuy.

La klimato estas malvarma kun ofta frosto vintre, nome altmontara.

La municipa teritorio limas kun Benasque, Castejón de Sos kaj Laspaúles okcidente, Francio norde, Katalunio oriente, kaj sude kun Bonansa. Aktuale la municipo estas formita per la jenaj loĝlokoj: Aneto, Ardanuy, Benifons, Bono, Castanesa, Castarné, Ervera, Escané, Estet, Fonchanina, Forcat, Ginaste, Montanuy (municipa ĉefurbo), Noales, Ribera, Señíu kaj Viñal. Parto de ĝia teritorio estas okupata de la Natura Monumento de la Pireneaj Glaĉeroj kaj de la Natura Parko Posets-Maladeta.

La loĝloko Montanuy mem kiel sidejo de la municipo (1 205 msm)[2] estas je 150 km nordoriente de Huesca, tute apude al la limo inter Katalunio kaj Aragono, kaj trans tio la rivero Noguera Ribagorzana.

Ĝi estas komunikata laŭ loka montara ŝoseo A-1605 okcidente kun Noales kaj la ŝoseo N-260 okcidente sude de Pireneoj kaj oriente kun la apuda limo inter Katalunio kaj Aragono, kaj la nacia ŝoseo N-230, kiu laŭiras ĝin kaj kondukas norden al Francio, kaj apude al Vilaller.

Historio[redakti | redakti fonton]

Montanuy.

La nuna municipo estis rezulto de la kunigo de ĝistiamaj municipoj Bono kaj Castanesa en la 1960-aj jaroj.

Bibiles estis citita jam en 1405, Buira en 1197, Torre de Buira en 1016.

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj en direkto al Francio.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Montanuy kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 224 loĝantoj (2022).[3]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Domego Llivernal en Noales.

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo, forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj) al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la jenaj:

  • La urba kerno.
  • Romanikaj ermitejoj kaj preĝejoj (Aneto, Ardanuy, Castanesa, Castarné, Escané, Estet, Fonchanina, Forcat, Ginaste, Noales, Viñal).
  • Multaj artaĵoj el tiuj konstruaĵoj estas ekspoziciataj en diversaj muzeoj de Aragono kaj Katalunio.
  • Naturaj lokoj.
  • Ruinoj de kastelo en Castarné.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ Decreto Legislativo 2/2006, de 27 de diciembre, del Gobierno de Aragón, por el que se aprueba el texto refundido de la Ley de Delimitación Comarcal de Aragón
  2. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  3. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Montanuy en la hispana Vikipedio.