Montara silezia dialekto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La montara silezia dialekto, sialingve Gebergsschläsch [geBERKSŝle:ŝ], altgermane Gebirgsschlesisch, estas dialekto de la Silezia-germana lingvo kadre de la orienta mezgermana lingvo.

dialektoj de la silezia-germana en Silezio
survoje al la montopinto Schneekoppe (ĉeĥe Sněžka, en montara silezia Schniekuppe)

Cirkulada areo[redakti | redakti fonton]

La dialekto estis parolata en la Sudetoj, t.e. kaj en la sudo de la antaŭe prusaj provincoj Malsupra Silezio (en la lokoj ĉirkaŭ Hirschberg kaj Waldenburg ĝis Neisse) kaj Supra Silezio kaj en la nordaj Moravio kaj Aŭstra Silezio (inter alie ties orienta parto Teŝinio) kaj en la ekstrema nordoriento de Bohemio. La dialektoj parolitaj en la Luzacia montaro (ekzakte la areo ĉeĥigite nomata Ŝluknova montetaro) kaj Graflando Glatz ne estis viditaj kiel parto de la montara silezia. Post forpelo de la germanlingva loĝantaro post la Dua Mondmilito, tiu ĉi dialekto estas plejparte nur parolata en la diasporo kaj estas en forta danĝero de malaperigo kaj forgesigo.

Vortprovizo[redakti | redakti fonton]

La montara silezia parolata en la regiono de Sudetoj estis tre diferencigita dialekto. Eĉ la loĝantoj de vilaĝoj ne malproksime unu de la alia havis siajn proprajn lingvajn proprecojn. Ĝenerale, la montara silezia estas parto de la orienta mezgermana lingvo, kvankam kun terminoj derivitaj de la polaĉeĥa lingvoj.

Teksta ekzemplo[redakti | redakti fonton]

kastelo Fürstenstein (dialekte Ferschtensteen) en verda kadro
en la nacia parko Gigantmontaro (dialekte Riesageberge)

Ols enser Herrgott hot amol, dan grünen Wald daschoffen
Kiam iam nia Dio kreis la arbaron
Do hot a meiner Seele wohl eis schworze nei getroffen,
li trafis la centron de mia animo,
Denn ensre A’de, dos wes Got hot schieners nie zu weisen,
Ĉar nia Tero, tion scias Dio, ne povas prezenti ion ajn pli belan,
und wa’n Wald ols Heimat hot da sol sich glecklich preisen.
Kaj kiu hejmas en arbaro, tiu laŭdu sin feliĉa.
Mei grüne Schles’,die hält ols Braut dan grünen Wald emschlonga,
Mia verda Silezio fianĉine ĉirkaŭbrakas la verdan arbaron
da Herrgott hot dos Poor getraut, die Engerln hons besonga,
La Dio nuptis la paron, la anĝeletoj ĝin prikantis,
Und läh ich mich zur letzten Ruh, amol noch dan Gefrätte,
Kaj kiam mi kuŝigos min al lasta ripozo, iam post la edzino
dann beschtes deutsches Landla du, mei letztes grünes Bette.
Tiam plej bona germana lando vi, estu mia lasta verda kuŝejo.
Und wenn da Herrgott sprecht: "He‚ du! Megst nuff ein Himmel fliegen?"
Kaj kiam la Dio demandas "Hej vi, ĉu vi emas suprenflugi ĉielen?"
Do sä ich: "Lost mich doch ei Ruh ols arma Sender liegn!
Tiam mi diros: "Vi ĉiuj lasu min trankvile kuŝi kiel povra pekanto.
Denn’s kon bei eich ein Himmelreich da Wald nie schiener rauschen!
Ĉar ĉe vi en la ĉiela regno la arbaro neniam pli bele susuros!
Warum soll ich fürs Himmelreich mei grüne Schles’ vertauschen?"
Kial do por la ĉiela regno mi interŝanĝu mian verdan Silezion?"

MEI GRÜNE SCHLES ("Mia verda Silezio") Viktor Heeger

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]