Anenský vrch (Orlica montaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Montopinto de Anna)
Anenský vrch
esperante: Anna monto
monto
Anenský vrch el sudokcidento
Oficiala nomo: Anenský vrch
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Hradec Králové
Distrikto Rychnov nad Kněžnou
Historia regiono Bohemio
Montaro Orlica montaro
Konata loko Hadinec
Konstruaĵo R S-84 "Arnošt" fuorto
Situo Anenský vrch
 - alteco 991 m s. m.
 - koordinatoj 50° 12′ 57″ N 16° 30′ 43″ O / 50.21583 °N, 16.51194 °O / 50.21583; 16.51194 (mapo)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Sudetoj
Situo enkadre de Sudetoj
Situo enkadre de Sudetoj
Vikimedia Komunejo: Orlické hory
Portalo pri Geografio
Vido el la jaro 1910

Anenský vrch (esperante: Anna monto) (991 m) estas montopinto kun malproksimaj vidoj en ĉefa montdosro de Orlica montaro.

Ĝis la jaro 1937 ĉi tie staradis kapelo de sankta Anna (de tie Anenský vrch estas Anna montoMonto de Anna). Ĝi estis konstruita en la jaro 1766 far arbargardisto Johan Kastner el Horní Rokytnice. Laŭ mito li devis pasigi nokton en arbaro proksime de la montopinto, kie li subaŭsultis tri virojn, kiuj volis ataki lian arbaristan domon. Pro dankemo, ke li povis prepariĝi por tio, li promesis al la sankta Anna konstrui sur tiu ĉi loko kapelon. Kaj okazis...

Tiu ĉi kapelo estis en la jaro 1820 alikonstruita. La rekonstruon lasis fari grafino Johanna von Nostitz-Rieneck. Loko ĉirkaŭ la kapelo estis forhakita. Pluan rekostruon la kapelo ĝisatendis en 1856. Ĉifoje patrono estis Ernestina von Nostitz-Rieneck, laŭ kiu oni komencis nomi la montopinton Ernestinenberg. Apud la kapelo estis alkonstruita ŝtona kruco kaj statuo de la sankta Mario. Pli malfrue estis aldonitaj alojaj tabuloj por ŝirmado de muroj antaŭ malfavoro de vetero.

En tiu ĉi aspekto ĝi konserviĝis ĝis hodiaŭaj tagoj, sed ne plu sur Anenský vrch, sed prosimume je du kilomteroj pli malproksime ĉe rando de vilaĝo Hadinec. En tiun ĉi vilaĝon la kapelo estis transportita en dismuntita stato en 1937 en konekso kun konstruado de linio de fortikaĵoj, kiu transpaŝas Anenský vrchon per objektoj R S-84 "Arnošt" kaj R S-85 "Anna".

Vido al Orlica montaro el tegmento de fortikaĵo R S-84 "Arnošt", situanta sur Anenský vrch
Vido al Orlica montaro el tegmento de fortikaĵo R S-84 "Arnošt", situanta sur Anenský vrch

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.