R S-84 "Arnošt" estas infanteria unuflanka infanteria fuorto, kiu estis konstruita sur domina altaĵo Anenský vrch proksimume 2 km norde de fuortaro Hanička. Ĝi povis priregi per sia ĝemelo de mitraloj spacon ĝis malantaŭ dekstre situanta R S-83 "Chata". La spaco sub la fuorto hodiaŭ estas trarigardebla arbarhakejo. Inter R S-84 kaj R S-83 estas lokigitaj du enmetitaj plifortigitaj malpezaj objektoj. La spaco maldekstre de la fuorto estis priregata sole per mitralo el blenda kloŝo, ĉar en senpera proksimeco troviĝas R S-85 "Anna", alia infanteria fuorto lokigita sur montopinto de Anenský vrch.