Morarji Desai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portreto

Morarji Ranchhodji Desai ( en hindi मोरारजी देसाई , naskiĝis la 29-an de februaro1896, mortis la 10-an de aprilo 1995) - barata politikisto, ĉefministro.

En 1930 ligiĝis kun sendependiga movado. Kelkfoje estis malliberigata. De 1956 plurfoje eniris konsiston de registaro, en 1977 iĝis ministro pri financoj, en 1967 vicĉefministro.

Li estis aktivulo de Barata Nacia Kongreso kaj kunlaboranto de Gandhi. En 1969 - post rompo en la partio - iĝis kontraŭulo de Indira Gandhi. En 1975 estis unu el organizantoj de t.n. ago de malobeemo. En la jaroj 1975 - 1977 estis malliberigita. Marte 1977 kiel gvidanto de la partio Janata, kiu gajis parlamentajn balotojn, iĝis ĉefministro. En 1979 cedis de ambaŭ postenoj kaj en 1980 rezignis pri politika agado.

Morarji Desai iĝante ĉefministro estis 81-jara. Lian bonan sanstaton oni klarigis per tio, ke li neniam fumis, neniam drinkis, kaj dum pli ol 50 jaroj ne havis seksajn rilatojn kun virino. Ĉiun tagon komencis per preĝo, ekzercado de jogo kaj trinko de glaso da urino.