Moravske Toplice
Moravske Toplice, hungare Alsómarác, estas vilaĝo kaj samtempe municipo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika subregiono Pomurska. En la vilaĝo ankaŭ la hungara lingvo estas oficiala.
Administre apartenas al Moravske Toplice ankoraŭ la jenaj 27 vilaĝoj: Andrejci, Berkovci, Bogojina, Bukovnica, Čikečka vas, Filovci, Fokovci, Ivanci, Ivanjševci, Ivanovci, Kančevci, Krnci, Lončarovci, Lukačevci, Martjanci, Mlajtinci, Motvarjevci, Noršinci, Pordašinci, Prosenjakovci, Ratkovci, Sebeborci, Selo, Središče, Suhi Vrh, Tešanovci, Vučja Gomila.
Bazaj informoj
- Areo: 9 km²
- Alto super marnivelo: 203 m
- Loĝantaro: ĉirkaŭ 700
- Poŝtkodo: 9226
- Aŭtokodo: MS
- Telefonprefikso:
Situo
La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ rojo, traira flankovojoj.
Historio
Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. Inter 1941-1945 Alsómarác denove apartenis al Hungario, fine ekde 1991 al Slovenio.