Selo (Moravske Toplice)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rondpreĝejo de Selo
Murpentraĵo de la preĝejo

Selo, hungare Nagytótlak estas malgranda vilaĝo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika subregiono Pomurska, en municipo de Moravske Toplice.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo en valo, laŭ traira flankovojo apud ĉefvojo Hungario-Murska Sobota.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo sukcese evitis la militojn. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. En 1940, 1941, 1970 vilaĝaj festegoj okazis.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]