Ratkovci

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ratkovci, hungare Rátkalak estas tre malgranda vilaĝo en Slovenio en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurske, en municipo de Moravske Toplice.

Municipo Moravske Toplice en Slovenio, kie Ratkovci troviĝas

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Ratkovci situas sur tre mildaj deklivoj, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la hungara regado oni nombris en Rátkalak 48 domojn kaj 198 homojn. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • slovena Vikipedio
  • w.vasidigikonyvtar.hu
  • w.ms.sik.si
  • w.geopedia.si