Morgan Woodward

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Morgan Woodward
Persona informo
Morgan Woodward
Naskonomo Thomas Morgan Woodward
Naskiĝo 16-an de septembro 1925 (1925-09-16)
en Fort Worth
Morto 22-an de februaro 2019 (2019-02-22) (93-jaraĝa)
en Holivudaj Montetoj
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Paso Robles vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Teksaso ĉe Arlington • Arlington High School vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo aktoro • televida aktoro • filmaktoro • scenaristo vd
Aktiva dum 1956– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Thomas Morgan WOODWARD (16-a de septembro 192522-a de februaro 2019) estis usona aktoro kaj kantisto.

Li militservis en usona aerarmeo dum la Dua Mondmilito. Li diplomiĝis ĉe la Universitato de Oklahomo post la milito. Kiam li estis studanto li partoprenis teatraĵon kaj muzikajn prezentadojn ĉe lokaj teatroj kaj radioj.

Woodward rekomencis militservon dum la Korea Milito kiel piloto de transporto.[1]

Li komencis sian karieron en kino per The Great Locomotive Chase kaj en televido per Zane Grey Theater ambaŭ en 1956. En tiu jaro li partoprenis ankaŭ filmon Westward Ho, the Wagons!. En la fino de 1950-aj kaj komenco de 1960-aj jaroj li aktoris en kinfilmoj Slaughter on 10th Avenue, Gunsight Ridge, Ride a Crooked Trail, The Gun Hawk ktp. kaj televidaĵoj kiel The Restless Gun, Bat Masterson, Perry Mason kaj Have Gun - Will Travel.

En 1963 li kreis gramofondiskon "Heartache City" [2]. En la sekva jaro li helpis la scenarigon de The Devil's Bedroom.

Woodward dum la dua parto de la 1960-a jardeko aktoris en kinfilmoj The Sword of Ali Baba, Gunpoint, Cool Hand Luke, Firecreek, Death of a Gunfighter, inter aliaj krom televidserioj kiel Wagon Train, The Big Valley, Daniel Boone, Tarzan, Star Trek, It Takes a Thief kaj Lancer.

En la 1970-aj jaroj li laboris ĉe kinfilmoj The Wild Country, One Little Indian, Running Wild, The Midnight Man, The Killing of a Chinese Bookie, Speedtrap, Which Way Is Up?, Deadly Game, inter aliaj kaj ankaŭ ĉe televidaĵoj The High Chaparral, Bonanza, McMillan & Wife, Kung Fu, The Virginian, Gunsmoke, Police Woman, Planet of the Apes, Cannon, The Quest, A Small Town in Texas, Logan's Run, Starsky and Hutch, The Waltons, Centennial, A Last Cry for Help, The Incredible Hulk kaj Salvage 1.

Dum la 1980-a jardeko li partoprenis televidaĵojn CHiPs, The Misadventures of Sheriff Lobo, Fantasy Island, Knight Rider, The Dukes of Hazzard, The A-Team, The Fall Guy, Dallas kaj Murder, She Wrote kaj la kinfilmojn Battle Beyond the Stars, Girls Just Want to Have Fun, T.J. Hooker, Dark Before Dawn, inter aliaj.

Liaj lastaj aktoradoj estis en la 1990-aj jaroj en televidaĵoj kiel 21 Jump Street, Renegade, The Adventures of Brisco County, Jr., The X Files kaj Millennium. Post retiriĝo li aperis en dokumentfilmojn kaj intervujojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Aaker, Everett. (2017) Television Western Players, 1960-1975: A Biographical Dictionary (angle). McFarland, p. 447–448. ISBN 9781476662503.
  2. "Record Reviews", Cash Box, 14a de decembro 1963, paĝo 12. Kontrolita 12a de septembro 2017.