Morten Harket

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
A-ha Morten1.jpg

Morten HARKET (naskita la 14-an de septembro 1959, en la urbo Kongsberg, Norvegio) estas la kantisto de la norvega muzikgrupo a-ha.

Morten Harket tenis la rekordon de la plej longa noto en kanto, laŭ everyhit.com. Li tenas unu noton dum 20,2 sekundoj en la kanto Summer Moved On (2000) de a-ha. La bando eĉ ofte ludas tiun kanton en koncertoj. Tiu rekordo superis la antaŭan de 18 sekundoj fare de Bill Withers en la kanto Lovely Day.