Morteza Neidavoud

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Morteza Neidavud
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aprilo 1900 (1900-04-08)
en Esfehano
Morto a 24-an de Julio 1990
en San-Francisko
Ŝtataneco Irano
Familio
Parencoj Bala Ĥan (Patro)
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Morteza Neidavoud (en persa مرتضی نی‌داوود, naskiĝis en la jaro 1900 en Esfehano, mortis la 24-an de Julio 1990 en San-Francisko) estis muzikisto, komponisto kaj ludisto de Tar. Li kreskis en juda kaj muzikema familio en Irano.[1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Morteza Neidavoud naskiĝis en la jaro 1900 en juda familio en centra Irana urbo nome Esfehano. Sed kiam li aĝis tri jarojn, ilia familio iris al Teherano kaj tie ekloĝis. [2] En kelkaj fontoj, lia naskiĝ-urbo estas menciite Esfehano kaj en kelkaj aliaj fontoj lia naskiĝurbo estas menciite Teherano. Kiam Morteza Nejdavoud estis infano, lia talento por muziko iĝis klara, do lia patro Bala Ĥan, kiu mem estis muzikisto kaj ludisto de Tar kaj Tombak sendis lin al instruisto de muziko por edukiĝi pri tio. La instruisto nomiĝis Ramezan Zolfaqari, kiu estis el la studantoj de Hosein Qoli. Morteza Nejdavoud dum 7 monatoj lernis muzikon ĉe Ramdezan Zolfaqari kaj post tio li edukiĝis dum ĉirkaŭ 2 jaroj ĉe Hosein Qoli mem.

Post lerni muzikon ĉe Hosein Qoli, Morteza Neidavoud komencis lerni muzikon ĉe Darviŝ Ĥan, kiu estis fama muzikisto kaj ĉe li Morteza lernis kiel ludi Tar. Li komencis ludi Tar kiam aĝis nur 16 jarojn kaj iĝis plene profesia pri tio kiam estis 20-jaraĝa. Lia frato Musa Neidavoud ankaŭ estis muzikisto kaj ili kunlaboris multe.

Aktivaĵoj[redakti | redakti fonton]

Morteza Neidavoud en la jaro 1925 fondis lernejon por instrui Tar kaj Iranan tradician muzikon kaj nomis ĝin Darviŝ (je la honoro de sia instruisto Darviŝ Ĥan). Li poste ekkonis Qamar-ol-Moluk Vaziri en privata evento kaj rimarkis ŝian altan talenton. Do ili du komencis kunlaboradon kaj tiu kunlaborado estis sukcesa. Ilia kuna prezento en la jaro 1924 estis sufiĉe grava evento en Irano ĉar por la unua fojo en la Irana historio, virino kantis sen hiĝabo por viroj kaj virinoj kune.

Morteza Neidavoud post la fondiĝo de radio en Teherano, aliĝis al ĝi kaj aktive kunlaboris kun aliaj artistoj kiel Reza Mahĝubi, Ali Akbar Ŝahnaz, Habib Samai, Abolhasan Saba kaj Musa Marufi. Li komponis muzikon por famaj kantistoj kiel Qamar-ol-Moluk Vaziri, Moluk Zarabi, Ruh Angiz, Adib Ĥansari, Ĝavad Badi Zade kaj Banan. Li ankaŭ ofte ludis Tar por famaj kantistoj.

La stilo de Tar-ludado de Morteza Neidavoud estis sufiĉe unika. Fakte li kreis novan stilon por ludi Tar kaj tiu stilo nomiĝis ankaŭ laŭ lia nomo. Li ankaŭ komponis faman kanton nome Morqe Sahar laŭ poemo de Mohamad Taqi Bahar. Tiu ĉi kanto estas konsiderata kiel unu el la plej gravaj tradiciaj muzikoj de Irano kaj multe da kantistoj kantis ĝin ĝis nun.

Post la islama revolucio, Morteza Hannaneh komponis muzikon laŭ melodio kreita de Morteza Neidavoud por televid-serio nome Hezardastan. Tiu ĉi komponaĵo ankaŭ tre famiĝis en Irano.

Li preskaŭ du jaroj antaŭ la islama revolucio, en la jaro 1976 lasis Iranon kaj iris al Usono por loĝi kaj ĝis la fino de sia vivo tie restis.

Lia graveco por savi Iranan tradician muzikon[redakti | redakti fonton]

La Irana tradicia muziko por longa tempo neniel skribiĝis kaj oni lernis ilin per sia orelo de generacio al generacio. Tial ili ofte estis en danĝero de perdiĝo. Morteza Neidavoud estis unu el la plej gravaj homoj, kiuj scipovis multege da tiuj nekonservitaj muzikoj. Do la ministro de edukado kaj kulturo de la tempo petis lin ludi tiujn melodiojn kaj registri ilin. Tiel ĉirkaŭ 297 tradiciaj Iranaj melodioj ludiĝis kaj konserviĝis por la venontaj generacioj.[3] Tiuj melodioj ĉiusemajne dum 18 monatoj ludiĝis en Irana nacia radio ekde la jaro 1969. En la jaro 2005, kultura instituo Mahur por la unua fojo reludis tiujn melodiojn kaj ree disdonis publike.

La kanto "Morqe Sahar"[redakti | redakti fonton]

La kanto Morqe Sahar estas komponita per Morteza Neidavoud laŭ poemo de Mohamad Taqi Bahar kaj por la unua fojo estis kantita en la jaro 1927 je la honoro de la fondiĝo de la ĵurnalo Nahid. Iom poste Moluk Zarabi ankaŭ kantis kaj por la unua fojo registris ĝin.

La poemo estas pli-malpli politika kaj reprezentas la malĝojon de la poeto pri la situacio de la lando en tiu tempo. Ĝi estas esence parolado de la poeto kun birdo. La poemo de la kanto publikiĝis en la unua numero de la 7a jaro de la ĵurnalo Nahid sed sen mencii la nomon de la poeto. [4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]
  2. [2]
  3. Houman Sarshar. "Naydāvūd, Murtażā Khān." Encyclopedia of Jews in the Islamic World. Executive Editor Norman A. Stillman. Brill Online, 2014.
  4. Parvin, La kanto Morqe Sahar, 172-174.