Qamar-ol-Moluk Vaziri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Qamar-ol-Moluk Vaziri
Persona informo
Naskonomo Qamar Khanum Seyed Hosayn Khan
Naskiĝo 1905, Takestan, Irano
en Takestan
Morto La 5-an de aŭgusto 1959, Teherano, Irano
en Shemiran
Lingvoj persa
Ŝtataneco Irano
Okupo
Okupo kantisto • poeto • muzikistoverkisto
Aktivaj jaroj 1924-1956
vdr

Qamar-ol-Moluk Vaziri (en persa قمرالملوک وزیری, naskiĝis en la jaro 1905 en Takestan, mortis la 5-an de aŭgusto 1959 en Teherano) estis irana tradicia kantisto.[1] Ŝi estis la unua irana kantistino, kies voĉo registriĝis kaj ŝi ankaŭ estis la unua irana kantistino, kiu kantis kontraŭ homoj sen hiĝabo. Ŝi estis tre helpema kaj tio efektive mizerigis ŝin en la lastaj jaroj de la vivo. [2]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Qamar-ol-Moluk Vaziri (laŭ la oficiala nomo Qamar Ĥanom Sejed Hoseinĥan) estis la unua irana kantistino, kiu sen hiĝabo kantis por viroj kaj virinoj kune. Ŝi ofte estas konsiderata kiel la plej fama irana tradicia kantistino.[3]

Grand Hotel en Teherano

La patro de Qamar nur 4 monatojn antaŭ ŝia naskiĝo forpasis. Ŝi post la naskiĝo estis ĉe sia patrino nur dum 8 monatoj kaj poste oni portis ŝin ĉe la avino Ĥeir-ol-Nesa, kies kromnomo estis Efteĥar-ol-Zakerin. Kiam Qamar aĝis nur 18 monatojn, perdis sian patrinon pro la malsano Tifoida febro.[4] Do Qamar estis plene zorgata de sia avino Efteĥar-ol-Zakerin, kiu kantis religiajn preĝojn kaj poemojn por la edzinoj de la reĝo Naserodin ŝah. Qamar mem diris, ke ŝi lernis multe de tiu tempo ĉe la avino, ĉar ŝi tiam trovis kuraĝon por kanti.

Kiam Qamar-ol-Moluk Vaziri estis juna, ekkonis Morteza Neidavoud kaj per lia helpo, eklernis profesie la tradician iranan muzikon. Ŝi poste tiom rapide famiĝis ke grava brita firmao nome His Master's Voice portis ilaron al Irano nur por registri sian voĉon. Qamar-ol-Moluk Vaziri faris sian unuan koncerton en Grand Hotel (historia hotelo en Teherano) en la jaro 1924. Sed en la venonta tago, tiama polico avertis ŝin, ke ŝi ne plu rajtas kanti sen hiĝabo (tiam ankoraŭ hiĝabo estis deviga en Irano). Sed ĉi tiu okazaĵo komencis novan epokon en Irano, ĉar aliaj kantistinoj ankaŭ trovis kuraĝon kaj ekkantis publike. El tiuj kantistinoj oni povas rimarkigi Moluk Zarabi kaj Ruhangiz.[5] Qamar plene disdonis monon, kiun ŝi enspezis en tiu koncerto al malriĉuloj. Ŝi ankaŭ donis la monon, kiun ŝi enspezis en koncerto en Maŝhado, por konstrui tombon por Abol-Gasem Ferdousio. Ŝi ankaŭ faris simile pri ĉiuj aliaj koncertoj.

Post la fondiĝo de radio en Irano, oni sukcesis aŭskulti ŝian voĉon en la tuta lando kaj ŝi eĉ pli famiĝis.

Geedziĝoj[redakti | redakti fonton]

Qamar-ol-Moluk Vaziri kiam estis 15-jaraĝa, geedziĝis kun grava registarulo sed nur post 1 monato ili disiĝis. Poste kiam ŝi aĝis 30 jarojn, ree geedziĝis kun Amin-ol-Toĝar (kiu estis fama kaj grava komercisto), sed ĉi tiu geedziĝo ankaŭ ne daŭris dum longa tempo.

Morto[redakti | redakti fonton]

Qamar-ol-Moluk Vaziri forpasis la 5-an de aŭgusto 1959 pro apopleksio. Ŝia tombo estas en tombejo nome Zahir-ol-Dole. Ĉi tiu tombejo krom la tombo de Qamar-ol-Moluk Vaziri enhavas la tombojn de aliaj famaj artistoj ankaŭ. El ili oni povas rimarkigi Morteza Mahĝubi, Dariuŝ Rafii, Reza Mahĝubi, Foruq Faroĥzad, Habib Samai, Darviŝ Ĥan, Ruhollah Ĥaleqi, Rahi Moajeri, Hosein Jahaqi kaj Hosein Taherzade. Sed la tombejo nun preskaŭ detruiĝas pro la manko de atento de la islama registaro kaj oni ne rajtas plene libere viziti ĝin.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Altonĝi, Mohamad (2001), Moaĝem a'lam Nesa', Beirut, Dar-ol-elm lelalamin, paĝo 144.
  2. [1]
  3. [2]
  4. La vizaĝo de Iranaj artistoj; muziko, teatro kaj kinejo, per la klopodo de Habibollah Nasirifar, Publikite per Safi Aliŝah, Teherano, 1995, unua libro, paĝo 24.
  5. [3]
  6. [4]