Moskeo Sehzade

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La interno.
La ekstero.

La Moskeo Sehzade aŭ de la Princoj (Şehzade Camii en turka) estas moskeo de Istanbulo, verko de junaĝo de la arkitekto Sinan, finkompletigita en 1548.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis komisiita de la sultano Sulejmano la 1-a honore de lia filo, nome la princo Mehmed, mortinta en 1543. La kaŭzo de tiu morto ne estas klara, sed kelkaj historiistoj kredas, ke la morto de la princo okazis fare de la unua edzino de la sultano Sulejmano, nome Mahidevran Gülbahar, pere de venenigo por ke ŝia filo Mustafa, kiu fakte estis ekzekutita kelkajn jarojn poste pro ordono de la propra sultano mem pro suspekto de ribelo, ne havu baron por ascendi al la trono, sen kalkuli kun la rivaleco deklarita kiun Mahidevran havis kun la favoritino kaj laŭleĝa edzino de la reganto, nome Hurrem Sultan, patrino de la princo Mehmed. Krome, oni diras, ke Mehmed estis la favorita de la sultano por la sukcedo en la trono. Tamen, la kaŭzo de tiu morto estis atribuita al la variolo, kvankam tio ne estis klara. La moskeo estus klopodo mildigi la supozitajn kulpojn de la sultano, kiu enterigis la du duonfratojn en maŭzoleo situa en la ĝardeno de la moskeo.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Ekstero[redakti | redakti fonton]

Oni eniras tra marmor-pavimita kolonara korto kun areo egala al tiu de la moskeo mem.[1] La korto estas bordita per portiko kun kvin kupolhavaj areoj en ĉiu flanko, kun arkoj de alterne roz-blanka marmoro. Centre estas ablucia fontano (şadırvan), kiu estis poste donaco de la Sultano Murado la 4-a. La ĝemelaj minaretoj havas du koridorojn kaj prilaboritan geometrian skulptaĵaro en basreliefo kaj kelkaj ornamoj de terakoto. Ĝi estas la nura nesultana moskeo desegnita de Sinan kun paro de minaretoj kun du koridoroj.[2]

Interno[redakti | redakti fonton]

Interno de la moskeo.
Interno de la moskeo.

La moskeo mem havas kvadratan planon, kovritan de centra kupolo, flankigita de kvar duonkupoloj kaj subtenita de kvar pilieroj, kun diametro de 19 m kaj alto de 37 m. Estis en tiu konstruaĵo en kiu Sinan por la unua fojo adoptis la teknikon meti kolonkoridorojn laŭlonge de la tuta longo de la norda kaj suda fasadoj por kaŝi la kontraŭfortojn.

La interno de la Moskeo Sehzade havas simetrian planon, kun areo sub la centra kupolo etenda per uzado de kvar duonkupoloj, po unu en ĉiu flanko, kun la formo de kvarfolia trifolio. Tiu tekniko ne estis tute sukcesa, ĉar ĝi izoligis la kvar grandajn pilierojn necesajn por subteni la centran kupolon, kaj neniam estis ripetita de Sinan. La interno de la moskeo havas tre simplan desegnon, sen koridoroj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Necipoğlu 2005, p. 196.
  2. Necipoğlu 2005, p. 121.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Necipoğlu, Gülru (2005). The Age of Sinan: Architectural Culture in the Ottoman Empire. London: Reaktion Books. ISBN 978-1-86189-253-9.