Moskvo en beletro
Aspekto
Al Moskvo estis dediĉitaj multaj verkoj de beletra literaturo.
Verkoj pri malnova Moskvo laŭ priskribata epoko
[redakti | redakti fonton]Ĉi tie estas listo de verkoj de malnova literaturo pri Moskvo kaj verkoj pri malnova Moskvo ordigita laŭ priskribataj jaroj.
Antaŭhistorio kaj unuaj jarcentoj de Moskvo (ĝis 1462)
[redakti | redakti fonton]Verko (nomo origina kaj traduko) | Jaroj de apero | lingvo | Aŭtoro | Informo |
---|---|---|---|---|
Повесть о начале царствующего града Москвы (Rakonto pri eko de reganta urbo Moskvo) | fino de 17-a jarcento | nekonata | Pri fondiĝo de Moskvo en 12-a jarcento; ne priskribas veran historion | |
Повесть о нашествии Тохтамыша (Rakonto pri invado de Toĥtamiŝ) | 14-a jarcento | nekonata | Pri invado de horda estro Toĥtamiŝ al Moskvo en 1382; eble verkita de atestanto de la evento |
Moskvo dum 1462 — 1598
[redakti | redakti fonton]Verko (nomo origina kaj traduko) | Jaroj de apero | lingvo | Aŭtoro | Informo |
---|---|---|---|---|
Какая ночь! Мороз трескучий... ("Kia nokto! Malvarmego...", versaĵo) | 1827 | rusa | Puŝkin | Pri opriĉnina |
Зодчие (Arkitekturistoj, poemo) | 1938 | rusa | Kedrin | Pri arkitektoj de Katedralo Sankta Bazilio |
Ермак (Jermak, poemo) | 1944 | rusa | Kedrin | Pri rusia invado al Siberio |
Конь (Konj, poemo) | 1940 | rusa | Kedrin | Pri rusia arkitekturisto Fjodor Konj kaj tiama Moskvo |
Moskvo dum 1598 — 1613
[redakti | redakti fonton]Tio estas epoko de Granda Malordo en Rusa carlando kaj rilataj eventoj.
Verko (nomo origina kaj traduko) | Jaroj de apero | lingvo | Aŭtoro | Informo |
---|---|---|---|---|
DMETRIUS-IMPERATOR (Dmitrij-Imperiestro, versaĵo) | 1917 | rusa | Voloŝin | Pri magia rilato de mortigita carido Dmitrij al multjaraj malfeliĉaĵoj en Rusio |
Борис Годунов (Boris Godunov, dramo) | 1825 | rusa | Puŝkin | Pri eventoj de Granda Malordo |
Повесть о смерти воеводы М. В. Скопина-Шуйского (Rakonto pri morto de militestro Skopin-Ŝujskij) | ĉirkaŭ 1612 | nekonata | Pri mortigo de princo Skopin-Ŝujskij en 1610 konsiderata de aŭtoro kiel rusia nacia heroo okazinta pro perfido de riĉuloj |