Movado de liberigo de virinoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La virina liberiga movado estis politika, intelekta kaj socia movado, kiu funkciis ekde la fino de la 1960-aj jaroj ĝis la 1980-aj jaroj ĉefe en la industrilandoj de la Okcidento. La celo de tiu feminisma movado estis atingi plenan socian egalecon inter viroj kaj virinoj. La movado kritikis patriarkecon kaj seksismon en socio, estis signifa parto de la dua ondo de feminismo. La movado asertis, ke la ĉefa problemo en la rilato inter viroj kaj virinoj ne estas la leĝo, sed la socia klimato. La movado estis tre influita per la verkadoj de feminismaj pensuloj kiel ekzemple Simone de Beauvoir kaj Betty Friedan. La movado komenciĝis en Usono, kiu estis agitita de sociaj luktoj kiel la lukto por civilaj rajtoj kaj la protestado kontraŭ la Vjetnama milito. De Usono, la movado ankaŭ disradiis al la landoj de Okcidenta Eŭropo, Kanado, Aŭstralio, Japanio kaj Israelo.

Elstaraj figuroj de la virina liberiga movado estas Kate Millet, Adrienne Rich, Shulamit Firestone kaj Germaine Greer.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]