Mußbach (Rehbach)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
MußbachRIVER-SISTEMO: Rejno
la rojo Mußbach ĉe la sudorienta rando de Gimmeldingen, maldekstre la norda vando de la „Wiedemannschen Mühle“ (muelejo Wiedemann)
la rojo Mußbach ĉe la sudorienta rando de Gimmeldingen, maldekstre la norda vando de la „Wiedemannschen Mühle“ (muelejo Wiedemann)
Bazaj informoj
Situo Palatinata Arbaro, Rejnlando-Palatinato, Germanio,
Longeco 29,03 km
Fluo
Fonto ĉe la monto Hoher Stoppelkopf[1]
- Alteco super marnivelo 460 m
Enfluejo apud Neustadt-Mußbach de maldekstre en la rivereton Rehbach[1]
Geografio
Information icon.svg
vdr

La rojo Mußbach (elparolu: musbaĥ) estas ĉ. 12 km longa orografie maldekstra flankrivero de la Rehbach en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato

Rivervojo[redakti | redakti fonton]

tretboato en formo de cigno sur baraĵlaget en „ Kurpfalz-Park“

Du fontoj de la rojo Mußbach situas en distanco de nur kelkajn metrojn ĉe la nordorienta deklivo de la monto Hoher Stoppelkopf (Palatinata Arbaro), kiu havas altecon de 567 m super marnivelo en arbaro, kiu apartenas al la komunumo Wachenheim ĉe vinstrato. La deksta ĉefa fonto trviĝas sur alteco de 460 m. Post 500 m la du fontojo kuniĝas. Ĝi trafluas la parkon Kurpfalz-Park, kie ĝi plenumas plurajn malgrandajn baraĵlagetojn. Post 1,5 km la rojo elfluas la parkon suden. En la valo Silbertal alfluas de dekstre la ĉ. 1,4 km longa Silbertalbach. Post pliaj 2 km ĝin alfluas de maldekstre rojeto, kiu venas de la r Quaderhang-fonto.

En la Benjen-valo la rojo Mußbach atingas post entute 6 km la teritorion de la urboparto Gimmeldingen de Neustadt ĉe vinstrato. Sur alteco de 220 m alfluas ĝin de dekstre la mallonga, sed akvoriĉa rojo de la Loosen-fonto. Al la nun pli malrapide fluanta rojo alfluas la akvo de la Loog-fonto kaj la Neumühl-fonto. La nun pli granda rojo nun trafluas malgrandan baraĵlagon.

Post la Mußbach enfluas montetarana regionon, kie kreskas vitojn. Ĝi traluas la vilaĝojn Gimmeldingen kaj Mußbach (ambaŭ urbopartoj de Neustadt ĉe vinstrato). Ĝi enfluas rande de vilaĝo Mußbach de maldekstre sur alteco de 124 m super marnivelo en la rivereto Rehbach, la norda brako de la rivereto Speyerbachs.

Historio[redakti | redakti fonton]

Nomo[redakti | redakti fonton]

Jam en la mezaltgerman la rojo havis sian nomon de la vilaĝo „Muosbach“, kiu signifas „muska rojo“ en la senco de „marĉa“. La meandrumantaj rojoj kaŭzis altan grund-akvan nivelon kaj la riverbordoj estis marĉaj.

Muelejoj[redakti | redakti fonton]

En la mezepoko oni uzis la akvon de la rojo en 12 akvomuelejoj. [2][3]


Ekologio[redakti | redakti fonton]

En la 19a ĝis la dua duono de la 20a jarcento la rojo servis kiel poluakva kanalo. Intertempe ekzistas akvopurigejoj.


Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Erich Metz, Alfred Sitzmann: Die ehemaligen Mahlmühlen am Mußbach. Reinhard Kermann, Alfred Sitzmann (eld.): Gimmeldingen – Leben im Weindorf, Neustadt an der Weinstraße, 2008


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Geoportal Wasser Rheinland-Pfalz. Ministerium für Umwelt, Landwirtschaft, Ernährung, Weinbau und Forsten (2001). Alirita 2014-09-14.
  2. Stadt Neustadt/Weinstr.. Mühlenwanderweg. Alirita 2011-02-15.
  3. Wandern in der Pfalz. Eselsweg, Stabenberg und Mandelblüte. Alirita 2011-02-15.