Gimmeldingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gimmeldingen
Blazono
Gimmeldingen (Germanio)
Gimmeldingen (Germanio)
DEC

Map

setlejo • Ortsbezirk of Germany
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto sendistrikta urbo
Urborajtoj Gimmeldingen (urbo Neustadt ĉe la Vinvojo )
Telefona antaŭkodo 06321
Poŝtkodo 67435
Aŭtomobila kodo NW
Politiko
Demografio
Geografio
Geografia situo 49° 23′ N, 8° 9′ O (mapo)49.3763888888898.1522222222222Koordinatoj: 49° 23′ N, 8° 9′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 174 m
Areo 7,1721 km²
vdr

Gimmeldingen, estas vinvilaĝo, kiu havas la kromnomon “ĉe la Vinvojo“ ekde 1935[1] La vilaĝo estas ekde 1969 urboparto de la sendistrikta urbo Neustadt ĉe la Vinvojo (Rejnlando-Palatinato), kies urbocentro situas 3 kilometrojn pli sude. Hodiaŭ la vilaĝo havas pli ol 2 500 loĝantojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

panoramo

La vilaĝo situas sur alteco de 150 m ĉirkaŭ la protestanta paroĥa preĝejo konsekrita je Laŭrenco de Romo, kiu staras sur monteto apud la Germana Vinvojo en la regiono Vorderpfalz rande de la malaltebenaĵo de la supra Rejno. La vilaĝo ankaŭ etendiĝas en la valo de la rivereto Mußbach.

Najbaraj vilaĝoj kaj urboj[redakti | redakti fonton]

Najbaraj lokoj estas en la sudo la sendistrikta urbo Neustadt, en sudokcidenta, nordo respektive oriento esta la Neustadt-aj urbopartoj Haardt, Königsbach kaj Mußbach. Okcidente allimas en la Palatinata arbaro la vilaĝo Lindenberg.

Akvejoj[redakti | redakti fonton]

La apenaŭ 12 km longa Mußbach, prononco [MUSbaĥ], fluas de okcidento al oriento tra Gimmeldingen kaj enfluas 2 km sudoriente de la vilaĝo Mußbach en la rojon Rehbach, la norda enbuŝiga brako de la Speyerbach, prononco [ŜPAjabaĥ].

Historio[redakti | redakti fonton]

En la mezepoko situis sudoriente de la malaltaĵoj de la rojo Mußbach al malgranda vilaĝo Lobloch, prononco [LO:bloĥ], kiu estis en 1751 kunigita al Gimmeldingen.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Protestanta Paroĥa preĝejo

Ĝi havas romanika turo el la lasta kvarono de la 12 jarcento, kaj alkonstruita en la jaro 1723 baroka navo de la preĝejo.

St.-Nikolaus-preĝejo

altgotika preĝejo konsekrita je la sankta Nikolao kun pli malnova romanika turo.

Alte Burg

La "malnova burgo" sur la altaĵdorso ĉe la orienta rando de la iama vilaĝkerno estas el la tempo de la Salioj kaj konstruiĝis ĉ. la jaro 1100.

Reĝo-Ludoviko-pavilono

Honore al la ofta vizito de reĝo Ludoviko la 1-a de Bavario

Hildenbrandseck

En la monaĥinejo Hildenbrandseck, sur la teritorio de Gimmelding staris de 1956 ĝis 2004 la patrina domo de la katolikaj Hildegardis-fratinoj.

kasteleto Lobloch

Konstruaĵo en formo de malgranda kastelo el la 19-a jarcento

floranta migdalarbo

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Alfred Sitzmann: Führer durch Gimmeldingen: ein Wegweiser zu den Sehenswürdigkeiten zwischen Meerspinne und Weinbiet mit Bildern aus alter und neuer Zeit. Verkehrs- und Verschönerungsverein Gimmeldingen. Neustadt an der Weinstraße. 1993
  • Reinhold Schneider, Alfred Sitzmann: Gimmeldingen, Chronik eines Weindorfes. 1997

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Deutsche Weinstraße. NSZ Rheinfront. Ludwigshafen. 1935-10-21