Neustadt ĉe la Vinvojo
Aspekto
| Blazono | Mapo |
|---|---|
| Bazaj informoj | |
| Federacia Lando: | Rejnlando-Palatinato |
| Distrikto: | eksterdistrikta urbo |
| Areo: | 117,11 km² |
| Loĝantaro: | 52882 (2025) |
| Loĝantara denseco: | 451.64 loĝantoj po km² |
| Alto: | 128 m super Marnivelo |
| Geografia situo: | 49° 21′ N; 08° 09′ E Mapo |
| Licencplato: | NW |
| Poŝtkodo: | 67433 |
| Retejo: | www.neustadt.eu |
| Retpoŝto: | presse@stadt-nw.de |

Neustadt [nojŝtat] ĉe la Vinvojo aŭ ĉe la Vinŝoseo (antaŭe Neustadt ĉe Haardt) - germane Neustadt an der Weinstraße - estas eksterdistrikta urbo (kreisfreie Stadt) en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Laŭ la stato de 2025 en la urbo vivis 52 882 loĝantoj sur areo de 117,09 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 452 loĝantoj/km². La loĝloko situanta inter multaj vitejoj situas ĉe la turisma vojo Germana Vinvojo aŭ Vinŝoseo, kiu donis la urban kromnomon.
Weinbiet estas la nomo de 554 m alta monto sur la teritorio de la sendistrikta urbo Neustadt ĉe la Vinvojo. Ĝi estas rimarkinda monto en Haardt, nome la orienta rando de la Palatinata Arbaro direkte al la Malaltebenaĵo de Supra Rejno.