Muhammad ibn Ra'ik

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Abu Bakr Muhammad ibn Ra'ik[1] (arabe محمد بن رائق) (m. 13a de februaro 942), kutime simple Ibn Ra'ik, estis funkciulo de la Abasida Kaliflando, kiu espluatis la malfortecon de la kalifa registaro por iĝi la unua amir al-umara ("komandanto de komandantoj", nome de facto regento) de la Kaliflando en 936. Elpostenigita fare de Turkaj militistestroj en 938, li reakiris la postenon en 941 kaj tenis ĝin ĝis sia murdo en februaro 942.

Dum la regado de la kalifo al-Muktadir (r. 908–932), li servis kiel policestro (sahib al-ŝurta) kaj ĉambelano (haĝib). Post la elpostenigo kaj murdo de al-Muktadir kaj la ascendo de al-Kahir (r. 932–934), Ibn Ra'ik abandonis Bagdadon. Poste li akiris la guberniestrecon de Vasit post la ascendo de al-Radi (r. 934–940).[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Donohue (2003), p. 9
  2. Sourdel (1986), p. 902

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Donohue, John J. (2003). The Buwayhid Dynasty in Iraq 334 H./945 to 403 H./1012: Shaping Institutions for the Future. Leiden and Boston: BRILL. ISBN 90-04-12860-3. [1] Alirita la 10an de Novembro 2016.
  • Sourdel, Dominique (1986). "Ibn Rāʾiḳ". The Encyclopedia of Islam, New Edition, Volume III: H–Iram. Leiden and New York: BRILL. p. 902. ISBN 90-04-08118-6.