Mulanka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mulanka
Mulyanka River.jpg
Vidaĵo de Mulanka el mikrodistrikto Parkovio
Longeco 52 km
Alteco de la fonto … m
Meznombra trafluo … m³/s
Akvokolekta areo 460,7 km²
Alfluantoj Piĵ, …
Alfluas al Kama
Alteco de la enfluejo … m
Rivero en Rusio
v  d  r
Information icon.svg

Mulanka (ruse Муля́нка [mulanka]; aliaj eblaj esperantigoj: Muljanka, Mulanko) estas malgranda rivero en Permja regiono (Rusio), la maldekstra alfluanto de Kama. Ĝi fluas en Permja municipa distrikto de Permja regiono kaj la okcidenta periferio de maldekstraborda (relative de Kama) parto de Permjo. Sur la bordoj de Mulanka lokiĝas vilaĝo Verĥnije Mulli, unu el plej antikva loĝlokoj sur la nuntempa territorio de Permjo [1]. La enfluejo de Mulanka lokiĝas en Ĵeleznodoroĵnij mikrodistrikto de Dzerĵinskij distrikto de Permjo.

La longo de Mulanka estas 52 km, la areo de baseno estas 460.7 km². Mulanka havas 35 alfluantojn. La plej granda el ili estas Piĵ, la maldekstraborda alfluanto.

Multo da pontoj kaj digoj traas Mulankan. Ĝia larĝeco estas tre diversa kaj en kelkaj lokoj atingas 400 m [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1722 Georg Wilhelm de Gennin, la administranto de la Urala fiska fabriko, kaj laborestro Cimmerman prenis specimenojn de kupra erco de la bordoj de Mulanka[3]. Rezultoj de specimenado konfirmis la intencon de G. W. de Gennin komenci konstruon de Jegoŝiĥa Kuprofabriko kaj kontribuis al fondo de Permjo.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Mulanka fluas en la limoj de urbo Permjo kaj malpuriĝas per industria defalaĵo de bestobredadaj farmobienoj, arbarokombinato, lakofarba fabriko kaj aliaj entreprenoj.

Laŭ la rezultoj de esploroj de ekspertoj el Permjo Ŝtato Universitato, la malpurigo de Mulanka tre malbone efekti la staton de zoobentoso [4]. Malsupra kaj meza partoj de rivero estas plej malpurigita. Per analizo de specimenoj de la funda faŭno 75 specioj de animaloj estis eltrovita: 10 specioj de Oligochaeta, 2 specioj de Hirudinea, 6 specioj de Gastropoda, 2 specioj de Bivalvia kaj 55 specioj de Insecta. La distribuo de specioj laŭ partoj de rivero estas prezentitaj en la tabelo:

Parto de rivero kvanto de specioj biomaso, g/m² kvanto,
mil. ekz./m²
Supra 53 57,9 4,8
Meza 23 11,8 1,2
Malsupra 24 4,8

En la jaro 2003 la anaro de junaj ekologoj de la lernejo № 6 de Permjo kaj la lernejo de vilaĝo Kultajevo, kadre de realigado projekton "Ekologia stato de malgrandaj riveroj de urbo Permjo kaj apudurba zono", plenumis esploron de ekologia stato de rivero Mulanka [5]. Ili prenis specimenojn de akvo apud vilaĝo Kultajevo kaj apud la enfluejo de rivero en mikrodistrikto Parkovio. En la ekologia laboratorio de Katedro de kemio de Permja Ŝtata Pedagogia Universitato kemia analizo estis pasigita. Rezultoj de esploro demonstris ke la kemia konsisto de akvo de Mulanka en la urbaj limoj kaj ekster la urbo estas esence diferenca. Ricevita datumo pri enteno de kelkaj kemiaj substancoj en la akvo atestis, ke la akvo de Mulanka ne estas uzebla por trinkado.

En la jaro 2005 la anaro de lernantoj de le lernejo № 59 de Permjo partoprenanta en DOOG—2005 (La distanca lerniganta konkurso geografia), pasigis la eksperimenton "Purigo de akvo de rivero Muljanka" [6]. Rezultoj de eksperimento estas prezentitaj en la tabelo:

Akvo Antaŭ la purigo Post la reziduado Post la filtrado tra sablo Post la absorbo per karbo
Odoro malforta odoro de ŝlimo ne Ĉi tiu stadion de purigo oni ne konduktis, ĉar la specimeno de akvo de rivero Mulanka estis sufiĉe pura. ne
Diafaneco ŝlima ŝlimeta diafana
Koloro flaveta nuanco hela hela
Ĉeesta de oleaj gutoj ne ne ne
Ĉeesta de solidaj pecetoj ne ne ne
Volumeno de akvo 100 ml 96 ml 85 ml

Laŭ la rezultoj de la eksperimento oni konkludis: "la akvo de rivero Mulanka estas puriĝema per reziduado, filtrado kaj absorbo". Ĉi tiu laboro obtenis la Diplomon de DOOG-2005 de dua grado (DOOG—2005: Rezultoj).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Верхние Муллы в «Энциклопедии Пермской области»
  2. Google Maps: Buŝo de Muljanka.
  3. Основание Егошихинского завода.
  4. М. С. Алексевнина, Е. В. Преснова. Состояние бентофауны реки Мулянки (бассейн Камы) в условиях антропогенной нагрузки. / Экосистемы малых рек: биоразнообразие, экология, охрана. Тезисы докладов II Всероссийской конференции. Борок, 16—19 ноября 2004 г. — Институт биологии внутренних вод им. И. Д. Папанина.
  5. Е. Н. Никулина, В. К. Суверева, В. В. Мисенжников. Организация гидрохимических исследований малых рек в рамках школьного экологического мониторинга. / Материалы областной научно-практической конференции «Экологическая культура населения — фактор устойчивого развития».
  6. Отчёт команды АЙСБЕРГ, ID 013 о выполнении практического тура.