Mundaoj
La mundaoj estas indiĝena etno en Barato. Ili devenas el la regiono Ĝarkando (Jharkhand), sed vivas ankaŭ en la federaciaj ŝtatoj Biharo, Okcident-Bengalo, Ĉhatisgaro (Chhattisgarh) kaj Oriso kaj en partoj de Bangladeŝo. La mundaa lingvo apartenas al la munda-lingvaro kiu estas nomata laŭ tiu etno.
Religio[redakti | redakti fonton]
La mundaoj havas propran naturreligion nomatan sarna. Ili kredas je plej alta estaĵo nomata Sing Bonga (kiu signifas Sun-dio). Proksimume kvarono de la mundaoj sukcese missiiĝis kaj konvertiĝis al la kristanismo.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Sarna - A case study in religion Arkivigite je 2008-01-31 per la retarkivo Wayback Machine Pri la religio de la mundaoj (anglalingva)