Muntplein (Amsterdamo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Tramlinioj trapasantaj la Muntplein kaj la turo Munttoren kaj la vendeja strato Kalverstraat fone.

La Muntplein (laŭvorte "placo de la monfarejo") estas placo en la centro de Amsterdamo. La placo estas fakte ponto — nome la plej larĝa ponto en Amsterdamo — kiu trapasas la kanalon Singel je la punkto kie ĝi fluas en la riveron Amstel. Ĉiuj pontoj en Amsterdamo estas nombritaj, kaj Muntplein havas la numeron 1.

Muntplein estas nomita laŭ la turo Munttoren (aŭ simple Munt) kiu staras sur tiu placo. Tiu turo estis iam parto de unu el la tri ĉefaj mezepokaj urbopordegoj. En la 17a jarcento, ĝi provizore funkciis kiel monfarejo, el tie la nomo. La gvardejo ligita al la turo ne estas la originala mezepoka strukturo sed aldonaĵo de la 19-a jarcento. Oni aldonis subpasejon al la konstruaĵo dum plinovigo de 1938–1939.

La nomo "Muntplein" datas el 1917. La placo estis origine konata kiel Schapenplein ("ŝafoplaco") kaj, el 1877 al 1917, kiel Sophiaplein (poste reĝino Sofia, unua edzino de Vilhelmo la 3-a).

La placo estas aktiva intersekcio de ses stratoj. Ĝi formas la plej suda pinto de la vendeja strato Kalverstraat kaj la ĉefa strato Rokin. La orienta pinto de la flosanta flormerkato (Bloemenmarkt) kun la kanalo Singel estas ĝuste sude de la placo. Ses tramo-linioj (4, 9, 14, 16, 24 kaj 25) haltas ĉe Muntplein, sed nur kiam oni veturas suden.

La konstruaĵo de Muntplein en la kruciĝo de Kalverstraat kaj Rokin estas frua desegno fare de elstara nederlanda arkitekto Hendrik Petrus Berlage.

Fotaro[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

52°22′01″N 4°53′36″E  /  52.36694°N, 4.89333°O / 52.36694; 4.89333 (Muntplein (Amsterdamo)) (mapo)