Murego de Plasencio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Murego de Plasencio
urbomurego
Lando Hispanio vd
Situo Provinco Kacereso
Situo
Geografia situo 40° 1′ 37″ N, 6° 5′ 35″ U (mapo)40.02694444-6.09305556Koordinatoj: 40° 1′ 37″ N, 6° 5′ 35″ U (mapo)
Murego de Plasencio (Hispanio)
Murego de Plasencio (Hispanio)
DEC
Murego de Plasencio
Murego de Plasencio
Situo de Murego de Plasencio
Map
Murego de Plasencio
vdr

La Murego de Plasencio estas militista mezepoka palisaro kiu ĉirkaŭas la historian urboparton de la urbo Plasencio de la aŭtonoma regiono Ekstremaduro, Hispanio.

La defenda sistemo ekkonstruiĝis ekde la momento de ĝia fondiĝo mem, en 1178, tamen, oni pensas ke en la jaro 1196 ankoraŭ ĝi ne estis tute konstruita. En la jaro 1195 kaj kiel konsekvenco de la batalo de Alarko, Abu Yaqub Yusuf al-Mansur antaŭeniris tra la valo de la rivero Taĵo en la nuna Ekstremaduro kaj rekonkerante por la muzulmanoj gravajn lokojn de la urboj Montánchez, Trujillo kaj Santa Cruz, ĝis la "murego de Plasencio" kiu ankaŭ estis okupita. Tamen, unu jaron poste en 1197, la reĝo Alfonso la 8-a rekonkeris la urbon kaj en tiu momento definitive komplete konstruiĝis la plasencia murego, en rekorda tempo je 9 monatoj per 10.000 homoj.