Plasencio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vidaĵo de la historia centro de Plasencio kun la katedralo meze
Plasencia
municipo en Hispanio • urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Poŝtkodo 10600
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Fernando Pizarro
Demografio
Loĝantaro 41 002  (2012)
Loĝdenso 181 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 2′ N, 6° 5′ U (mapo)40.0275-6.0908333333333Koordinatoj: 40° 2′ N, 6° 5′ U (mapo) [+]
Alto 415 m [+]
Areo 218 km² (21 800 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Plasencia (Hispanio)
Plasencia (Hispanio)
DEC
Plasencia
Plasencia
Situo de Plasencia

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Plasencia [+]
vdr


Plasencio (Plasencia) estas hispana urbo de regiono Ekstremaduro, pli precize situanta norde en la Provinco de Cáceres, ĉe koordinatoj 40° 02' N kaj 6° 06' U.

Enhavante loĝantaron de 41.002 loĝ. (laŭ statistiko de INE 2012), ĝi estas la dua urbo plej loĝata en provinco de Cáceres kaj la kvara de Ekstremaduro. Ĝi troviĝas je 83,4 km norde de Cáceres, 126,4 km sude de Salamanca kaj 245,2 km sudokcidente de Madrido. Ĝi estas ĉefurbo de regioneto valo Jerte kaj de valo Ambroz. Oni ĝuas tie kontinentan mildan klimaton, varmajn somerojn kaj mildajn vintrojn. Pordo de tri valoj, nome la du menciataj kaj regioneto La Vera ĉe la rivero Jerte, ĝi estas en tre defendostrategia lokiĝo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Murego de Plasencia
Plasencia-view-1

Oni trovis restaĵojn de kelta domaro, ĝi estis dum la Romia Imperio milita tendumaro de romiaj legionoj, poste araba kastelo, ĝis la 10-a jarcento kiam ĝi estis rekonkerata de la kristanoj kaj refondita kiel libera urbo, titolo donata de reĝo Alfonso la 8-a en la 12-a jarcento. La urbo partoprenis en historiaj eventoj dum jarcentoj, Batalo de las Navas de Tolosa, ribelado de la Komunumoj de Kastilio, militoj de Flandrio kaj Italio. Historie ĝi estas la lasta urbo en Ekstremaduro laŭ konata vojo Vía de la Plata (Arĝento-Vojo) post Mérida kaj Cáceres irante norden aŭ la unua irante suden.

Konsisto[redakti | redakti fonton]

Strato en Plasencio

La malnova urbo strukturas kiel radioj ĉirkaŭ la centra placo, nome Plaza Mayor kie okazas diversaj komerciaj agadoj kiel surstrata merkato ĉiumarde ekde la fondiĝo; administraj agadoj ĉirkaŭ la urbodomo; sociaj, distraj (antaŭe taŭrludaj, teatraj, ktp.) kaj lastatempe financaj.

Alia serio da spacoj kiuj kompletigas la vivan kernon de centra placo estas tiuj difinitaj de preĝejoj, duarangaj kunvenejoj kaj interŝanĝejoj por la loĝantaro de diversas kvartaloj, kiel Sankta Nikolao, Sankta Petro, Salvador, Sankta Marteno, de la Magdalena...

La stratoj nomiĝas laŭ la malnovaj pordoj tra kiuj ekiris la vojoj al diversaj urboj, kiel Trujillo, Talavera kaj Coria. aliaj stratoj nomiĝas laŭ fizikaj agantoj kiel strato kaj pordo del Sol (de la Suno), strato Las Peñas (Ŝtonoj), strato Arenillas (Sableretoj). Aŭ eĉ laboristaj sektoroj: strato Zapatería (Ŝuejo), de las Lecheras (Laktistinoj), Caldereros (Kaldronistoj), de los Quesos (Fromaĝoj), de Podadores. Kaj pli interese laŭ religiaj minoritatoj, kiel la judaj aŭ la islamaj.

Gravaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fasado de la Nova Katedralo de Plasencia

Laŭ mezepoka regularo, nome Fuero de Plasencia (Foruo de Plasencio), estas du povoj en la urbo: tiu administra de "corregidor" kiel reĝa reprezentanto kaj "regidores" aŭ iaforme skabenoj; kaj aliflanke la episkoparo de la katedralo. Tiuj du sociaj grupoj respegulis sin en la urbaj konstruaĵoj.

Ekzistas du Katedraloj: la Malnova Katedralo de Plasencia, aŭ Preĝejo de Sankta Maria, kiu prezentas la originalecon oferi du kunigitajn kostruaĵojn arkitekte interplektitaj kaj diferencigitaj laŭ tempo kaj laŭ stilo. La Malnova Katedralo ekkonstruita fine de ka 13-a jarcento kaj dum la 14-a per gotikaj formoj. La Nova Katedralo de Plasencia ekkonstruita en la jaro 1498 kaj dum la 16-a jarcento laŭ renesanca stilo. Partoprenis en tiu konstruo ĉefaj arkitektoj de tiu jarcento: Enrique Egas, Juan de Álava, Francisco de Colonia, Covarrubias, Diego de Siloé kaj Rodrigo Gil de Hontañón. En pli suba labortavolo partoprenis amaso da lokaj ŝtontajlistoj, inter ili familio González. Elstaras en tiu nova katedralo la Ĥorusejo kun renesanca seĝaro el ligno belege skulptita kaj la ĉefa retablo.

Aliaj religiaj konstruaĵoj: Monaĥejo de Sankta Vincento de Dominika Ordeno (fine de 15-a jarcento); Jezuita Lernejo (meze de 16a jarcento), malnova Sanhejmo; Kapelo de Monaĥejo de las Claras (fine de 15a jarcento); la antaŭe menciitaj paroĥejoj kiuj nomigas la kvartalojn same kiel la ekstermuraj preĝejoj de Sankta Lazaro, Sankta Johano, Kristo de la Militoj kaj Ermitejo de la Virgen del Puerto.

La ĉefa civila konstruaĵo estas la Palaco de la Markizoj de Mirabel.

Aliaj elstaraj konstruaĵoj nereligiaj:

  • Palaco de familio Monroy (aŭ de la 2 turoj), rekonstruita laŭ novgotika stilo. La plej malnova palaco de Plasencia. Unu el la du turoj estis detruita sekve de la tertremo de Lisbono de 1755. Ties fasado estas romanika, de la 13-a jarcento. Tie naskiĝis doña María Rodríguez de Monroy, konata kiel doña María la Brava, kiu en 1465 venĝis en Salamanca (kie ŝi loĝis kaj kie konserviĝas ties domo) la mortigon de siaj filoj per persekuto kaj elkapigo de iliaj mortigintoj .
  • Casa de las Infantas (Hejmo de Princinoj) kaj de la episkopo Girón de la 16-a jarcento;
  • Casa del Doctor Trujillo (15-a jarcento),
  • Casa del Deán aŭ de la Markizo de Santa Cruz (Sankta Kruco) kaj
  • Casa de los Grijalva.

Krome ankoraŭ estas restaĵoj de kelkaj Hospitaloj kiuj nune estas eksteruzaj, sed elstaraj en la saniga agado de la urbo: Hospitalo de doña Gracia (nuna Hospital Provincial -Provinca Malsanulejo-); de la Cruz; kaj de la Merced. Ankaŭ gravas la juda kvartalo rilata al gravega juda kvartalo de proksima vilaĝo Hervás, ankoraŭ vizitebla kaj vizitinda.

Gravuloj[redakti | redakti fonton]

Elstaraj gravuloj naskitaj en la urbo estas ekzemple Doña Inés Suárez, nacia heroo en Ĉilio, amantino de Pedro de Valdivia konkeranto de Ĉilio. Pri ŝi verkis la ĉilia romanistino Isabel Allende la historian romanon Inés del alma mía (Inés de mia animo)

El 1529 ĝis 1531 loĝis en Plasencia la komponisto Cristóbal de Morales, kiu posteniĝis tie kiel orkestrestro.

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Sanktejo de la Virgen del Puerto

Daŭre oni okazigas la ĉiumardan surstratan merkaton por regionaj produktoj. La unuan mardon de aŭgusto ĉiujare oni festas la Martes Mayor (Plejan Mardon), kiam oni klopodas renovigi la mezepokan aspekton de la merkato. Alia festo okazas la unuan semajnon de Junio, Las Ferias, kie oni organizas taŭrludojn, koncertojn kaj ĝeneralan noktan drinkadon. La duan paskan dimanĉon okazas la Romería (Kamparfesto religia) al Sanktejo de la Virgen del Puerto (Virgulino de la Montpasejo), patronino de la urbo. Lastatempe Internacia Popolmuzika Festivalo allogas vizitantojn.

Ekonomio baziĝas sur la komerco kaj la tria sektoro (servoj), kaj disvastiĝanta terkultura industrio. Kiel centro de belega natura regioneto kaj kun grava historia kaj arta heredaĵoj ekfunkcias kiel turisma celo. Ĝi enhavas bonkvalitajn hotelojn, kiel la Parador Nacional (Nacia Restadejo), kaj la Hotelo Alfonso VIII ambaŭ centre de la urbo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]