Nova Katedralo de Plasencia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉefa fasado de la Nova Katedralo de Plasencia

La Catedral Nueva de Plasencia (hispane: Catedral Nueva de Plasencia) estas unu el du katedraloj en la urbo Plasencio en la nordo de Ekstremaduro en Hispanujo. Ĝi estas sidejo de la samnoma episkopujo kaj la plej riĉe ornamita preĝejo de Ekstremaduro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni komencis la konstruon en la jaro 1498 kaj finis ĝin en la jaro 1578, en kiu la laboro suferis paralizon. Pli malfrue ĝi rekomenciĝis dum la 18-a jarcento, sed je la fino ĝi restis finfarita.

Kunlaboris je ĝia konstruo variaj arĥitektoj konsiderataj kiel la plej gravaj el siaj epokoj, ekzemple Juan de Álava, Francisco de Colonia aŭ Enrique Egas, kiu zorgis pri la realigo de la unuaj planoj de la estonta katedralo. Ankaŭ lasis siajn postsignojn aliaj arĥitektoj kiel ekzemple Alonso de Covarrubias, Pedro de Ezquerra, Pedro de Ibarra, Rodrigo Gil de Hontañón kaj Diego de Siloé.

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fasadoj[redakti | redakti fonton]

Flanka fasado de la Nova Katedralo de Plasencia, atribuata al Diego de Siloé

La katedralo havas du renesancajn fasadojn laŭ platereska stilo, la ĉefa estas verko de Juan de Álava, kiu finkonstruis ĝin en 1558. Ĝi estas dividita en kvar korpoj kaj konsistigas veran retablon el ŝtono. Al ĝi mankas la statuoj, kiuj neniam estis skulptataj. Verŝajne la konstruon komencis Juan de Álava kaj finis Gil de Hontañón, kiu realigis la superan korpon, la dentokornicojn kaj la pinaklojn.

La alia fasado datiĝas inter 1538 kaj 1548; kutime oni atribuas ĝin al Diego de Siloé.

Volboj[redakti | redakti fonton]

La interno posedas tri navojn, kiuj egale altas 26 metrojn, kontraste al tio kio estis kutima en la epoko; la katedralo ankaŭ havas malferman navokruciĝon kun krucripovolboj.

Tiuj ĉi altaj volboj sin apogas sur faskokolonoj, kies linioj ne disiras ekde la kapiteloj, sed de la bazo mem, sin etendiĝantaj disbranĉiĝe inter la volboj kaj kreantaj tiamaniere efekton de granda beleco.

Retabloj[redakti | redakti fonton]

Ĉefa retablo de la Nova Katedralo

La ĉefa retablo barokstila originas el la 17-a jarcento. Ĝi konsistas el multkoloraj lignoskulptaĵoj de Gregorio Fernández. Ĝi havas pentraĵojn de Francisco Ricci kiel ekzemple la tolopentraĵojn pri la Anunciacio kaj la Adorado de la Paŝtistoj, así como la Adorado de la Reĝoj de Luis Fernández kaj la Circumcido de Mateo Gallardo. En la tabernaklo oni adoras bildon de Nia Sinjorino de l' Tabernaklo laŭ gotika stilo, kiu datiĝas el la 12-a jarcento. La originalo estas el ligno tegita per arĝento, kiun oni ekspozicias en la muzeo katedrala.

La flankaj retabloj jam estas en stilo baroka; ili bildigas la Ĉielenprenon de Maria de la fratoj Churriguera.

Tre proksime de la ĉefa retablo troviĝas la tombo de episkopo Pedro Ponce de León, kiu ripozas en grandioza monumento kun la statuo de la menciita episkopo preĝanta.

Ĥorejo kaj orgeno[redakti | redakti fonton]

La ĥorkrado estas el forĝita fero laŭ en platereska stilo, kaj oni atribuas ĝin al Juan Bautista Celma. Oni finfaris ĝin en 1604 kaj orumis ĝin en 1763. Estas kronata per bildo pri la Sanktega Virgo kaj loĝigas en sia interno la pompan ĥorseĝaron, kiu antaŭe troviĝis en la Malnova Katedralo.

Tiu ĉi seĝaro estas verko de Rodrigo Alemán, kiu formis ĝin laŭ flamgotika stilo. Ĝi konsistas el juglandujo-ligno kaj en ĝi elstaras la seĝo de la episkopo, kiu troviĝas en la centro, kaj ankaŭ du pliaj ambaŭflanke de ĝi, dediĉitaj al la Katolikaj Gereĝoj. Ĝi konsistas el 41 seĝoj en la alta ĥorejo kaj 26 en la malalta ĥorejo, ĉiuj ornamitaj per reliefoj. La temoj de la relievoj kaj ĉizaĵoj estas treege variaj: religiaj, profanaj, mitologiaj limiĝaj al vulgaraĉo, satiraj, esĥatologiaj, kutimismaj, fantaziaj... La seĝaro estas kronata per dentokornicoj, kaj ĉiu seĝo tegita per lignoenmetaĵoj. La laboro finiĝis je la komenco de la 16-a jarcento.

El órgano fue construido por Casai Elezgaray konstruis la orgenon; ĝi estas laŭ stilo plateresko ĉe la transiro al baroko.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]