Muro
Muro estas konstruaĵo, kiu servas al defendo de homoj kaj ĝia havaĵo de naturaj fenomenoj (ekz. muro de la domo kaj alia socia konstruaĵo) aŭ fortikaĵo por defendi bienon, urbon aŭ pli grandan areon de aliaj nedezirindaj homoj. Kelkfoje muro sin prezentas restaĵo de iu valora arkitektura objekto aŭ koncerna al iu grava historia evento.
Famaj Muroj
- Granda Ĉina Muro - Ĉinio
- Muro de Lamentoj - Jerusalemo
- Muro de Hadriano - Britio, Limeso (fortikaĵo) - Germanio
- Berlina Muro - Germanio
- Israela barilo en Cisjordanio (en:Israeli West Bank barrier)
- Muroj de Jeriĥo
- Muro de morto, Auschwitz
Vidu ankaŭ
Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri muro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Inter miaj muroj estu miaj plezuroj. ” „ Kiu trans muro aŭskultas, tiun la muro insultas. ” „ Stari por iu kiel muro kaj turo. ”
Referencoj