Musa x parasidiaca

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Musa × paradisiaca

Biologia klasado
Ordo: Zingiberaloj Zingiberales
Familio: Muzacoj Musaceae
Genro: Musa
Specio: Musa × paradisiaca
Originaj indiĝenaj teritorioj de la prapatroj de M. × paradisiaca: M. acuminata estas montrita en verdo kaj M. balbisiana en oranĝa.[1]
Originaj indiĝenaj teritorioj de la prapatroj de M. × paradisiaca: M. acuminata estas montrita en verdo kaj M. balbisiana en oranĝa.[1]
Originaj indiĝenaj teritorioj de la prapatroj de M. × paradisiaca: M. acuminata estas montrita en verdo kaj M. balbisiana en oranĝa.[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Musa × paradisiaca estas la akceptita nomo por la hibrido inter Musa acuminata kaj Musa balbisiana. Plej multaj kultivitaj bananoj kaj kuirbanano estas triploidaj kulturvarioj aŭ de ĉi tiu hibrido aŭ de M. acuminata sole. Linneo origine uzis la nomon M. paradisiaca nur por kuiribananojn, sed la moderna uzado inkluzivas hibridajn kulturvariojn uzatajn kaj por kuiri kaj kiel desertaj (ordinaraj) bananoj. La nomo de Linneo por desertaj bananoj, Musa sapientum, estas tiele sinonimo de Musa × paradisiaca.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Banano kaj Kuirbanano.

Preskaŭ ĉiuj kultivitaj plantanoj kaj multaj kultivitaj bananoj estas triploidaj kulturvarioj de M. × paradisiaca. Oni kredas, ke sudorientaziaj kamparanoj unue hejmigis M. acuminata. Kiam la kultivitaj plantoj disvastiĝis nordokcidente en areojn kie M. balbisiana estis indiĝena (vidu mapon), hibridoj inter la du specioj okazis kaj tiam disvolviĝis plu en larĝa gamo de kulturvarioj.[2]

Centoj de kulturvarioj de M. × paradisiaca estas konataj, posedante karakterizaĵojn tre variajn, sed larĝe mezajn inter la praulaj specioj. Ili estas tipe 2-9 metrojn (7-30 futoj) altaj kiam maturaj. La supertera parto de la planto estas "falsa tigo" aŭ pseŭdotigo, konsistanta el folioj kaj iliaj kunfanditaj foliingoj. Ĉiu pseŭdotigo povas produkti ununuran infloreskon. Post fruktado, la pseŭdotigo mortas, sed aliaj plantidoj povas disvolviĝi de la subtera tigo (rizomo) de la planto. Kulturvarioj de M. × paradisiaca estas kutime sterilaj, sen semoj aŭ viva poleno.[3]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Bananplantoj estis origine klasifikitaj fare de Linneo en du speciojn, kiujn li nomis Musa paradisiaca por tiuj utiligitaj kiel kuirbananoj kaj M. sapientum por tiuj utiligitaj kiel desertbananoj. Poste oni malkovris, ke ambaŭ liaj "specioj" fakte estis kultivitaj specoj de la hibrido inter du sovaĝaj specioj, M. acuminata kaj M. balbisiana, kiu nun nomiĝas M. × paradisiaca L. La ĉirkaŭkadro de la moderna taksono M. × paradisiaca tiel inkluzivas kaj la originalan M. paradisiaca kaj M. sapientum, ĉi-lasta reduktita al sinonimo de M. × paradisiaca.[4]

En antaŭ Linneaj tempoj tiu banano estis nomita "Musa serapionis", ekzemple de Maria Sybilla Merian en ŝia Metamorphosis insectorum Surinamensium de 1705.[5]

Iam, por trakti la grandan diversecon de kultivitaj bananoj kaj kuirbananoj, botanikistoj kreis multajn aliajn nomojn, kiuj nun estas rigardataj kiel sinonimoj de M. × paradisiaca, tiaj kiaj M. corniculata Lour.,[6] uzata por grupo de kuirbanano kun grandaj fruktoj similaj al la kornoj de virbovo. Kultivitaj specoj nun oni traktas kiel kulturvariojn, kun la kulturvarioj klasifikitaj en grupojn kaj subgrupojn. Tiel M. × paradisiaca 'Horn' (korno) estas kulturvario apartenanta al la AAB-genara grupo, kuirbanana subgrupo.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. de Langhe, Edmond; de Maret, Pierre (2004), "Tracking the banana: its significance in early agriculture", in Hather, Jon G., The Prehistory of Food: Appetites for Change, Routledge, p. 372, (ISBN 978-0-203-20338-5) 
  2. 2,0 2,1 Ploetz, R.C.; Kepler, A.K.; Daniells, J.; Nelson, S.C. (2007), "Banana and Plantain: An Overview with Emphasis on Pacific Island Cultivars", in Elevitch, C.R., Species Profiles for Pacific Island Agroforestry, Hōlualoa, Hawai'i: Permanent Agriculture Resources (PAR), http://agroforestry.net/tti/Banana-plantain-overview.pdf, retrieved 2013-01-10 
  3. Nelson, S.C.; Ploetz, R.C.; Kepler, A.K. (2006), "Musa species (bananas and plantains)", in Elevitch, C.R, Species Profiles for Pacific Island Agroforestry, Hōlualoa, Hawai'i: Permanent Agriculture Resources (PAR), http://agroforestry.net/tti/Musa-banana-plantain.pdf, retrieved 2013-01-10 
  4. "Musa x paradisiaca", World Checklist of Selected Plant Families (Royal Botanic Gardens, Kew), http://apps.kew.org/wcsp/namedetail.do?name_id=254888, retrieved 2013-01-14 
  5. Merian, Maria Sybilla. (1705) Metamorphosis insectorum Surinamensium (nederlande). (plate 12). Vidu ankaŭ: Constantine, David. Musa serapionis. Musa: an annotated list of the species of Musa (2008). Alirita 2019-05-24.
  6. Valmayor, Ramón V.; Jamaluddin, S.H.; Silayoi, B.; Kusumo, S.; Danh, L.D.; Pascua, O.C.; Espino, R.R.C. (2000), Banana cultivar names and synonyms in Southeast Asia, Los Baños, Philippines: International Network for Improvement of Banana and Plantain – Asia and the Pacific Office, (ISBN 978-971-91751-2-4), archived from the original on 2013-01-08, https://www.webcitation.org/6DWPTd1hm?url=http://kukr.lib.ku.ac.th/Fulltext_kukr/KU0222075c.pdf, retrieved 2013-01-08  Arkivigite je 2013-05-30 per la retarkivo Wayback Machine
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Musa × paradisiaca en la angla Vikipedio.