Mut'a

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mut'aportempa geedziĝo (en la araba:زواج المؤقت, zawādj al-mu’aqat), geedziĝo de plezuro (نكاح المتعة nik'ah al-mut'a) estas geedziĝo kontraktinta por fiksita daŭro interkonsentita inter la geedzoj. Tiu geedziĝo povas nur okazi sub iuj kondiĉoj. Mut'a estas ankaŭ konata en Irano sub la nomo de sigheh (perse صیغه)[1].

Nomita sigheh en Irano, la praktiko de la portempaj geedziĝoj estas permesata en la ŝijaisma Islamo, sed kondamnita en la sunnisma Islamo. Portempaj geedziĝoj ankaŭ disvastiĝis en Sirio dum la siria interna milito, sub la influo de la ŝijaismaj milicoj por-iranaj kiel Hizbulaho, kiu ekzercas tiun praktikon ankaŭ en Libano[2]. Se la nomo mut'a mem estas vaste malakceptata en la sunaisma mondo, ĉi tiu akceptis, ekde la 9-a jarcento, la ideon de portempaj geedziĝoj[3].

Pli kaj pli de sunaismaj ulemoj vidas en la portempa geedziĝo alternativon al la prostituado aŭ al la konkubineco de gejunuloj, kvankam la kutimo de portempa geedziĝo antaŭ la vera geedziĝo por testi la paron, restas kondamnita praktiko disvastiĝante sin nuntempe[3]

La portempa geedziĝo ne obeas al la leĝoj de la heredo en la islamo. Tiel, la portempa edzino ne heredas de ŝia edzo se tiu lasta forpasas, kaj inverse[3]. La maksimuma nombro de edzinoj (kvar por daŭra geedziĝo) povas altiĝi kadre de portempaj geedziĝoj.

La viro povas ankaŭ simple decidi, ke la geedziĝo prenu finon simple detruante la kontrakton. La virino aliflanke ne povas fini la kontrakton antaŭtempe. Eĉ se ŝia edzo volas, ŝi ne havas rajtojn kaj ŝi devas klopodi elturniĝi. Ne malofte ŝi postrestas surstrate, foje kun infano[4].

La signifo de la mutʿa en la nuntempa irana ŝtato[redakti | redakti fonton]

En la Islama Respubliko Irano, la mut'a, oficiala nomata "interrompita geedziĝo" (perse نکاح منقطع nikāḥ-i munqaṭi) estas parto de la ŝijaisma influita jura ordo, kiu igas ĝin laŭleĝa en ĉi tiu lando[5].  

Laŭ Granda Ajatolo Ali as-Sistani (en la dekduimamismo), mut'a estas la sola ebleco por islamano edziĝi kun ne-islamanino de la "homoj de la libro" (ahl al-kitāb: kristanaj, judaj, eble zoroastrismaj), ĉar daŭrebla geedziĝo en la senco de "deviga singarda rimedo" estas malakceptenda[6].  Aliaj ajatoloj kiel Grandajatolo al-Hakim deklaras ke daŭrebla geedziĝo kun virinoj de la "Homoj de la Libro" estas permesata[7].

Laŭ religiaj aŭtoritatoj (marāǧaʿ), la tempodaŭro de mutʿa povas varii inter 1 horo kaj 99 jaroj, per kio sekskuniĝo kun prostituitinoj aŭ ekster-geedzaj "aferoj" ne estas ekskludataj[7].  En ŝijaismaj lokoj, multaj prostituitinoj laboras kontraŭleĝe sub la alivestiĝo, preteksto de portempa geedziĝo, ĉar ŝijaisma juro antaŭvidas laŭ interkonsento atendoperiodon (ʿiddah) de ĉirkaŭ 3 monatoj[8].

Provizora geedziĝo povas esti farita sekrete, kaj ekzistas neniu limo al la nombro da provizoraj geedziĝoj de virinoj. La limigo al kvar edzinoj validas nur por netempolimigitaj geedziĝoj. La viro ankaŭ ne devas informi sian unuan edzinon se li estas en rilato de netempolimigita geedziĝo.

Artikolo en la germana ĵurnalo Die Zeit rimarkis en 2015, ke provizora geedziĝo estis "malaprobita" inter la irana loĝantaro[9].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ŝahrnuŝ Parsipur

Konkubineco

Zanan (revuo)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(en) Motʿa en: Encyclopædia Iranica, la 20-an de julio 2005

(fa, nl) Dokumenta filmo pri sigheh en Irano, IKON, 2009 (50')

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (fr) Mariage de jouissance (Geedziĝo de plezuro), sajidine.com
  2. (fr) Hala Kodmani, Les «contrats de mariage de plaisir» fleurissent en Syrie, Libération, la 14-an de julio 2018.
  3. 3,0 3,1 3,2 "Mariage temporaire", en Dictionnaire du Coran, 2007, Paris, p. 534 kaj plue.
  4. (nl) 1 uur, 99 jaar - Het 'flitshuwelijk' op z'n Iraans (1 horo, 99 jroj - la 'fulmgeedziĝo' inranstile), IKON, marto 2009.
  5. Libro pri civila juro (perse قانون مدنی Qānūn-i madanī), Art. 1075 (versioj en la persa Arkivigite je 2020-10-22 per la retarkivo Wayback Machine, angla, germana: Bergmann, Iran, paĝo 123).
  6. (de) Grandajatolo Ali as-Sistani: Fiqh für Muslime im Westen (Memento de la 16-a de majo 2012 en Internet Archive), en: Njaf.org. Imam Ali Foundation, Londono 2016,
  7. 7,0 7,1 (en) Grandajotolo Mohammad Sayid al-Hakim: Questions & Answers: Marriage (29) (Memento de la 10-a de julio 2009 en Internet Archive), En: English.alhakeem.com
  8. (en) Grandajatolo Ali as-Sistani: Iddah of Divorce. En: Najaf.org. Imam Ali Foundation, Londono.
  9. (de) Judith Balle, Zeitehe in Iran: Willkommen im Heiratsclub! En: Die Zeit, la 19-an de marto 2015,