Muzeo El Greko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo El Greko
arta muzeo • dommuzeo • biografia muzeo [+]

LandoHispanio
RegionoKastilio-Manĉo

SituoToledo
- koordinatoj39° 51′ 21″ N, 4° 1′ 45″ U (mapo)39.8559-4.0293Koordinatoj: 39° 51′ 21″ N, 4° 1′ 45″ U (mapo)
Areo0 km² (0 ha) [+]

Muzeo El Greko (Kastilio-Manĉo)
Muzeo El Greko (Kastilio-Manĉo)
DEC
Muzeo El Greko
Muzeo El Greko
Lokigo de Kastilio-Manĉo en Hispanio
Map
Muzeo El Greko

Vikimedia Komunejo:  Museo del Greco (Toledo) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Muzeo El Greko
Ornama detalo de korto de Muzeo El Greko
Renesanca ornama detalo de Muzeo El Greko
Rekonstruo de renesanca aŭ mezepoka tegmenta domdetalo de Muzeo El Greko

La Muzeo El Greko estas fama monumento kaj interesa vidindaĵo en la urbo de Toledo, Hispanio. Temas pri domo-muzeo pensata de markizo Vega-Inclán kiel rekreaĵo de la hejmo de la artisto, nome fama pentristo El Greco, kiu perdiĝis antaŭ jarcentoj. Tiele oni prezentas manĝejon, salonon, kuirejon, korton ktp. Gastigas diversajn elstarajn pentraĵojn. Ĝi estis kreita en 1911 kaj por konservi pentraĵojn kaj por montri kiel eble vivis la pentristo, naskiĝinta en la insulo de Kreto, kaj greka li mem laŭnacie, sed vivante plej parton de sia profesia kaj arta vivo en Toledo.

Estis la domo de Samuel Levi, la juda trezoristo de multaj kristanaj nobeloj, kaj reĝoj; poste estis domo de kristanaj nobeloj, nome familio Mendoza kaj gedukoj Arjona. Supozeble la kavoj estis stokejo.

Ĝi havas duoblan intereson, nome pri figuro de pentristo kaj kiel iama nobeldomo. En la unua senco oni montras kaj pentraĵojn kaj klerigan informon pri la pentristo kaj lia pentrarto. En la dua senco estas apartaj anguloj, terasoj kaj ĝardenetoj kie eblas trankvile ripozi kaj sopiri la iamajn epokojn kaj oni povas ĝui la freŝecon de kavoj.

Ĝi konstruiĝis sur restoj de antikva domo kaj palaco de la Renesanco en la juda kvartalo de la urbo. Tiu loko estas proksime de la vera loko kie loĝis la pentristo, kies domo estis detruita de incendio. La intenco estis kolekti kaj konservi verkojn de El Greco, kies multaj verkoj ne ricevis atenton kaj suferis ruiniĝojn aŭ malbonaĵojn, dum aliaj estis senditaj eksterlande pro vendado.

Oni faris reformojn en 1921, 1950 kaj 1960, dum la lasta estis de 1990. Oni enmetis materialon pri la disĉiplo de El Greco, nome Ludoviko Tristano, kaj ĉar oni komprenas ke certe ne temas pri la domo de la pentristo, oni ŝanĝis la iaman nomon de domo-muzeo al nur Muzeo El Greko, en hispana oficiale Museo del Greco.

Famaj pentraĵoj kiuj montriĝas tie estas la jenaj:

  • El Apostolado (La Apostoleco)
  • San Bernardino (Sankta Bernardeno) (posedo de la Muzeo Prado; pruntita)
  • Vista y plano de Toledo (Vidaĵo kaj mapo de Toledo)
  • El Redentor (La Elaĉetanto).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]