Muzeo Heidecksburg (Rudolstadt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Muzeo Heidecksburg

Residenzschloss Heidecksburg Rudolstadt.jpg

Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 43′ 23″ N, 11° 20′ 20″ O (mapo)50.72311.339Koordinatoj: 50° 43′ 23″ N, 11° 20′ 20″ O (mapo)
Situo de Muzeo Heidecksburg (Rudolstadt)
Retadreso http://www.heidecksburg.de/cms/pages/de/startseite.php
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
De la parko en la direkto de la kastelo
La t.n. Ruĝa salono.
La lavejo de la ĉevaloj.
La festosalonego.
Bildoj de ĉevaloj, pentritaj de Lia princa moŝto mem!
Kastelo Perenc el la kolekto Rococo en miniature.
En la naturhistoria kabineto.

La Turingia landa muzeo Heidecksburg (germane: Thüringer Landesmuseum Heidecksburg) troviĝas sur la kastelo Heidecksburg en Rudolstadt. Ĝi nombriĝas al la plej imponaj barokaj kasteloj de Germanlando.

Historio kaj priskribo de la kastelo[redakti | redakti fonton]

Situante sur monteto la kastelo estas kvazaŭ de longe videbla krono de la eksa rezideja urbo. De 1571-1918 la kastelo servis kiel rezidejo de la grafoj kaj postaj princoj de Schwarzburg-Rudolstadt. La loko kiel ankaŭ la burgo tamen multe pli aĝas. La iama burga komplekso de la grafoj de Orlamünde (13-a jarcento) aĉetitis fare de la grafoj de Schwarzburg en la jaro 1334-a. Per la uzo rezideja ekde 1571 estiĝis en Rudolstadt impona triala renesancstila kastelo.

Incendio de 1735 detruis grandparte la alojn nordan kaj okcidentan. Tio ebligas nove konstruigi la okcidentan alon laŭ la barokaj teknikoj kaj pli akcentuigi la reprezentadan volon de la princoj. Por tio venigis princo Friedrich Anton (1692-1744) la saksian ĉefarkitekton Johann Christoph Knöffel (1686-1756) el Dresden, kiu specialiĝis pri sobra malfrubaroka konstruadstilo. La ambicia konstruprogramo de la arkitekto pro finance malbonaj statoj de la rudolstadt-a kortego apenaŭ ne povis realiĝi - kaj fine kondukis al rompo inter arkitekto kaj princo. Kiam montriĝis en 1742 zorgovekaj damaĝoj de la muraĵoj kaj la organizo de la aranĝo de la internaĵoj lamis, oni vokis el Vajmaro la konatan arkitekton Gottfried Heinrich Krohne (1703-56) kiu unue nur kontrolu la tuton. En 1743 oni nomumis lin princa ĉefarktekto kaj ekprizorgigis lin la finkonstruadon; paralele ne neglektitis la ekipaĵoj de la ĉambroj. Li ŝanĝis la planoj de Knöffel ankaŭ koncerne la internon kaj sukcese enkondukis gajan rokokaĵoj laŭ sudgermana modelo. La konstruo de la nordaj, verdaj ĉambroj faritis ĝis 1770 fare de Peter Caspar Schellschläger (post la morto de Krohne, sed laŭ ties planoj).

Ĝardenterasoj[redakti | redakti fonton]

Oriente de la korto estas du ĝardenaj terasoj, kiuj unuiĝas per duobla ŝtuparo kun suprenirejoj por ĉevaloj. Ĉirkaŭ la jaro 1600 konstruitis rajdejo kun hipodrometo sur la meza teraso; de tiu tempo datumas ankaŭ mencioj de ĝardenoj sur la kastelo. En la 2-a duono de la 18-a jarcento estis sur la malsupra teraso baroka kastelĝardeno, en kies centro estis la t.n. Dometo de la sonoj (Schallhaus). Profunda alkonstruo iĝis post 1793 sub la regado de princo Ludwig Friedrich la 2-a. Malsupre de la rajdejo iĝis la duonronda Templo de la Horoj. Oni starigis artefaritajn ruinojn kaj kolonostumpojn. La ĝardenkultura prizorgo de la meza teraso ne faritis antaŭ 1820.

Spegula kabineto[redakti | redakti fonton]

La impona spegula kabineto de ĉ. 1720 nombriĝas inter la plej fruaj en Germanujo kaj konservitis eĉ en origina stato. Survandaj speguloj pligrandigas optike la ĉambron kaj multobligis iluziige la altvalorajn orient-aziajn porcelanaĵojn. Danke al ilia delikata volbo intence iĝas ludo per deformaj kaj grimacaj efektoj. Lakvandtapiŝoj laŭ ĉina maniero alternis kun stukaĵoj kaj spegulniĉoj. La kara planko kun marketraĵo montras la blazonon de Schwarzburg.

Ruĝa salono[redakti | redakti fonton]

La t.n. Ruĝa salono servis por aŭdiencoj. La dekoraciaj pentraĵoj faritis de la saksa kartega pentristo Christian Wilhelm Ernst Dietrich (1712-74). La plafonaj stukaĵoj de 1742/43 estas de Giovanni Batista Pedrozzi (1710-78). Princo Johann Friedrich komisiis en 1744 Lorenz Deisinger (1701-88) fari la freskaĵon de la plafono (alegorio de la Virto).

Festsalonego[redakti | redakti fonton]

La tra du etajĝoj sterniĝanta festosalono en la okcidenta alo estas unu el la plej belaj rokokostilaj salonoj de tuta Germanlando. Muzikista galerio antaŭen volbiĝanta provokas ĉambron malrektangulan. Ĉe la okcidenta flanko du trairejoj kondukas onin al du vandtapiŝaj pordoj, kiuj unuigas la festsalonegon kun la Ruĝa salono respektive la Verda salono. Supre troviĝas la loĝioj por la nobeloj. Du rondaj niĉoj en la orientaj anguloj esta kun bufedoj. Po 2 kardinalaj virtoj ĉirkaŭas la blazonojn de Schwarzburg-Rudolstadt (norda muro) kaj de Sachsen-Weimar (suda muro). La granda plafonfreskon faris Lorenz Deisinger en 1744 ene de nur tri semajnoj. Ĝi montras kunvenon de la dioj sur la Olimpo.

Marmora galerio[redakti | redakti fonton]

Per la marmora galerio faritis prestiĝa enirejo al la festosalono kaj samtempe unuigilo al la loĝejoj. Iam estis la plano pentri galerion de la dinastiaj prauloj. Sed finfine la du kortegaj penetristoj Johann Christian Heintze kaj Carl Christian Reinthaler estis komisiitaj pentri grandegajn surtolajn bildojn montrantajn enloĝantojn de ĉiuj kontinentoj antaŭ idealaj pejzaĝoj. La malhela panelo el ligno kaj la griza-blua planko el kalko substrekas ankoraŭ la dignecon de la ĉambro.

La kolektoj de Heidecksburg[redakti | redakti fonton]

La muzeigo de la kastelo komenciĝis ankoraŭ en la dua duono de la 18-a jarcento. Ĉe la konstruo de la okcidenta alo - kio igis Rudolstadt centro artista en tuta Turingio - fariĝis en la supra etaĝo de tiu ĉi parto de la kastelo salonegoj, kiuj povis bonege gastigi la riĉajn kolektojn. Ili laŭplane estu ordigitaj kaj dignigitaj al la reprezenta volo de la mendinto. La biblioteko, la kabineto pri bildoj kaj kupraj gravuraĵoj estis post antaŭanonciĝo publike alireblaj kaj artistoj povis kopii surloke la ĉefverkojn de la malnovaj geniuloj. En la 19-a jarcento ŝanĝiĝis ĝenerale la maniero pritaksi la elmontritaĵojn. Ĝis la 18-a jarcento ili konsideritis kiel nura ornamaĵo de la nobela mondo; poste ili iĝis baldaŭ por ĉiuj fonto de propra edifiĝo kaj kleriĝo. Cetere, la ĉambroj de la kastelo ekde 1918 senĉese estas de muzea uzo.

La kabineto de la naturaĵoj[redakti | redakti fonton]

La naturhistoria muzeo fonditis jam en 1757 kaj troviĝis unue en la urba kastelo Ludwigsburg. En 1918 ili alvenis kun la historia meblaro al la Kastelo Heidecksburg. Ekde la komenco de la kolektado ne ekzistis iuj limoj koncerne la specojn de flaŭro kaj faŭno respektive de geologiaj fenomenoj (mineralogiaĵoj, ŝtonoj, fosilioj ktp.). Memkompreneble la kolektoj furoris en la tuta lando: ili nombris nuntempe ĉ. 150000 objektojn. Apartenas al ili ankaŭ faka biblioteko kum 10000 volumoj, kies nombro kontinue pligrandiĝas danke al interŝanĝoj kun aliaj similaj institucioj ene kaj ekstere de Germanujo.

En la gapdeponejo videblas i.a. (remburitaj) mambestoj, birdoj, insektoj kiel ankaŭ herbario kaj kolekto de insektoj.

La kulturhistoria kolekto[redakti | redakti fonton]

Post la ĉeso de la konstitucia monarkio en la 23-a de novembro 1918 krom la kasteloj ankaŭ partoj de la princaj kolektoj ŝtatigitis (la t.n. Princo-Günther-Fondaĵo). Laŭ la volo de la lasta princo, Günther Victor la tuto estu konservita por pli alta interesigo pri artoj, sciencoj aŭ metioj. Sed ne nur atestiloj de princa kolektado-manio tie ĉi enkorpigitis sed ankaŭ objektoj kaj dokumentoj el la privata vivo de la princa familio.

Senchavan kompletigon la kolekto gajnis per la objektaro de la en 1950 nuligita Muzeo de Rudolstadt pri antikvaĵoj. Ĝi dokumentas la vivon de la burĝaro, de la metiistoj kaj de la kamparanoj en la iama princolando. Ankaŭ partoj de la iama sinagogomuzeo troviĝas tie ĉi.

Speciala sekcio estas dediĉita al la moneroj, kiuj bone informas pri la evoluo de monostampado en la princolando per siaj pli ol 1500 pecoj.

Aparta sekcio etnologia (antaŭ ĉio kun orientaziaj artaj kaj kulturaj pecoj de la 18-a ĝis la 20-a jarcentoj) estis privata donaco de 1938.

Artokolektoj[redakti | redakti fonton]

Kvankam la grafoj/princoj de Schwarzburg-Rudolstadt neniel povis milite egali aliajn dinastiojn en la Germana Regno, ili furoris en fortimpresado laŭ franca modelo per la aranĝo de kasteloj, parkoj, ĝardenoj kaj oranĝerioj. Sekve tiu koncentriĝo pri la belaj flankoj de nobeleco iĝis la fundamento de la kolektoj sur la Heidecksburg-kastelo. Ekde la 17-a jarcento montritis la kolektoj ofte nur por ceremonia sinprezento. Hodiaŭ fokuso de la pentraĵoj estas pri la verkoj de la 18-a kaj de la 19-a jarcentoj. Videblas verkoj de gravegaj artistoj kiel ekzemple de: Justus Junker, Johann Alexander Thiele, Carl Hummel, Caspar David Friedrich, Max Liebermann. Inter la grafikaĵoj plej valoras folioj el al 16-a jarcento, i.a. de Albrecht Dürer, Erhard Schön kaj Hans von Kulmbach.

Partoj de la ampleksa kolekto pri porcelanaĵoj videblas en la teretaĝo de la alo okcidenta. La daŭra ekspozicio pritraktas la historion de turingia porcelano. Centre staras la ekde 1762 en Volkstedt (hodiaŭ: urboparto de Rudolstadt) faritaj produktoj kaj modeloj de la en 1908 en Unterweißbach fonditaj Atelieroj schwarzburgaj pri porcelana arto.

Rokokaj maketoj[redakti | redakti fonton]

Ekde junio 2007 Rudolstadt kaj la germana muzeomondo pliriĉiĝis per alia atrakcia celo: eblis akiri por la kastelo la unikan elmontradon Rokokaj maketoj - Kasteloj de la benata insulo (Rococo en miniature - Die Schlösser der gepriesenen Insel). Kun neimagebla precizeco la artistoj Gerhard Bätz kaj Manfred Kiedorf kreis la maketajn konstruaĵojn kun detalegaj internoj (en skalo de 1:50). Kreitis per temporaba laborego kvin kasteloj, ĉ. 2000 figuroj kaj miloj da ekipaĵeroj.

La origino de la du fikciaj reĝolandoj Dionujo kaj Pelarujo estis antaŭ pli ol 50 jaroj. La du artistoj elpensis kiel junuloj bizaran rolludon, kiun ili evoluigis ĝis la perfekteco. Estiĝis sumo de artaĵoj impresega koncerne abundon kaj amon al la detaloj. Malfermiĝas al la vizitantoj universo ekscita kaj buntega. Fascinigite oni estas forkondukita per la maketaĵoj en fremdan mondon. Ĉiam refoje eblas malkovri novajn malgrandaĵojn magie elpensitajn kaj perfekte realigitajn. Tio montras ankaŭ la profundajn konojn de la du kreintoj pri la barokaj arkitekturo kaj kostumado kiel ankaŭ pri la ĉekortega vivo.

Armilaj kolektoj[redakti | redakti fonton]

En Rudolstadt troviĝas (ankoraŭ) la riĉega kolekto de armiloj el Kastelo Schwarzburg. Estas planoj transloki la armilojn reen al la origina burgo kio imageblus farebla post finrestaŭrado de la historia arsenalo de sur la Schwarzburg. La plej altvaloraj aĵoj estas pafiloj el la 15-a jarcento, glavoj de la glavoforĝistoj de Passau, etkalibraj kanonoj el la atelieroj de Endres Pegnitzer la maljuna el Nürnberg de 1522, intarsie ornamitaj ĉasarmiloj kaj spadoj el Toledo, Solingen kaj Milano.

Alia atrakcio estas la t.n. Profunda puto (60 metroj) ĉe la enirejo de la norda alo. En la Galerio Kortega kuirejo spekteblas alternantaj nedaŭraj ekspozicioj.

La kastela biblioteko[redakti | redakti fonton]

En la supra etaĝo de la norda kaj de la okcidenta aloj estas la biblioteko. Imitante la parte tradiciitan ekipaĵon el al 18-a jarcento, oni remalfermis la restaŭritajn ĉambrojn en 1992. Kiel tipa biblioteko de la epoko de la Racionalismo ĝi unuigas la historian bibliaron kaj daŭre aktualigitan stokon de libroj kun moderna literaturo, de gazetoj kaj almanakoj. La ĉ. 5000 volumoj estas - post sinanonco - je la dispono al ĉiu esploranto kaj hobia libroŝatanto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 138-140.
  • Alfred Koch: Schloß Heidecksburg. Wegweiser durch die Fest- und Wohnräume. Staatliche Museen Heidecksburg, Rudolstadt 1969.
  • Alfred Koch (Red.): Schloß Heidecksburg. Wegweiser zu den Sammlungen im Schloß und in den Museumsaußenstellen. 3-a eldono. Staatliche Museen Heidecksburg, Rudolstadt 1983.
  • Alfred Koch: Rudolstadt, Schloß Heidecksburg (= Baudenkmale 71). E. A. Seemann, Leipzig 1990, ISBN 3-363-00454-0.
  • Jeanette Lauterbach (Red.): Schloß Heidecksburg. Die Sammlungen. Thüringer Landesmuseum Heidecksburg, Rudolstadt 2004, ISBN 3-910013-57-0.
  • Schloss Heidecksburg Rudolstadt, Amtlicher Führer der Stiftung Thüringer Schlösser und Gärten, verfaßt von Heiko Laß, Helmut-Eberhard Paulus, Günther Thimm und Lutz Unbehaun unter Mitarbeit von Georg Habermehl, Berlin/München 2013 ISBN 978-3-422-03112-8

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]