Saltu al enhavo

Muzeo Tikotin de Japana Arto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Muzeo Tikotin de Japana Arto, kiu staras sur Monto Karmel en Israelo, estas tute deĉitia al elmontri kaj konservi japanajn artaĵojn, kaj estas la sola tia en la Mezoriento. Ĝi fondiĝis en 1959, kun la helpo kaj iniciato de Felix Tikotin (n. 1893 - m. 1986) de Nederlando, kaj la mortinta Abba Ĥuŝi, la tiama Urbestro de Ĥajfo.

Je la 18-a de majo, 1958, la Urba Konsilantaro de Ĥajfo decidis akiri la Domon Kisĉ kaj uzi la tero, kiu formis parton de la posedaĵo kiel la loko de la Japana Muzeo. Je la 25-a de majo, 1960, la Muzeo Japana malfermis ĝiajn pordojn al la publiko.

La Domo Kisĉ nun enhavas la oficejojn de la muzeo, kaj ankaŭ artajn atelierojn, ĉambron japanan, kaj biblitekon, la plej grandan tian en Israelo, enhavante proksimume 3000 librojn kaj akademiajn eldonaĵojn pri la artoj kaj la kulturo de Japanio.

La kolektaĵo de la muzeo enhavas proksimume 7000 aĵojn, inkluzive de pentraĵoj, presaĵoj, desegnaĵoj, bildekranoj, teksaĵoj, ceramikaĵoj, maketaj skulptaĵoj (netsuke), metalaj kaj lakaj aĵoj, antikvaj glavoj kaj metiaĵoj, precipe el la 14- kaj 19-aj jarcentoj. Ĝi ankaŭ enhavas modernajn japanajn artaĵojn.

En 1995, nova konstruaĵparto desegnita per la mortinta japana arkitekto Ĝunzo Joŝimura de Tokio kaj la israela arkitekto, Profesoro Al Mansfeld, estis adiciita al la ekzistanta galerio.

Eksteraj ligiloj

Muzeo Tikotin de Japana Arto