Mónika Sáfár
Mónika Sáfár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de aŭgusto 1965 (59-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1991) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Mónika Sáfár [ŝAfAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sáfár Mónika estas hungara aktoro, kantisto.
Mónika Sáfár [1] naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1965 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Mónika Sáfár lernis aktorteknikon en studio de Nacia Teatro (Budapeŝto), poste ŝi akiris aktoran diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1991. Ŝia ĉefinstruisto estis László Marton (reĝisoro). Jam dum la studentaj jaroj ŝi havis signifan rolon en Teatro Madách. Post la diplomo ŝi aliĝis al trupo de Teatro Csiky Gergely (Kaposvár). Inter 1993 kaj 1996 ŝi apartenis al Operetoteatro (Budapeŝto), poste kiel gastoaktoro ŝi ofte havas rolojn. Inter 1996-2003 ŝi estis membro de Nacia Teatro (Szeged), poste ŝi revenis al Teatro Madách. Intertempe ŝi faris turneojn en Britio, Hispanio, Francio, eĉ en Japanio. Ŝi ricevis premion en 2015.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- Alan Jay Lerner – Frederick Loewe: My Fair Lady – Eliza Doolittle (en Kaposvár)
- Ferenc Lehár: A víg özvegy – Glavari Hanna (en Operetoteatro)
- Imre Kálmán: A Csárdáskirálynő – Szilvia (en Operetoteatro)
- Giacomo Puccini: Tosca – titolrolo (en Szeged)
- Giuseppe Verdi: Nabucco – Abigaille (en Szeged)
Elektitaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Csak szex és más semmi (2005) - Magdika
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2017-05-13 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografieto kun foto
- oficiala paĝo Arkivigite je 2017-02-05 per la retarkivo Wayback Machine
- [2]