Mór Kármán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mór Kármán
Mór Kármán
Mór Kármán
Persona informo
Naskonomo Kleinmann Mór
Naskiĝo 25-an de decembro 1843 (1843-12-25)
en Szeged
Morto 14-an de oktobro 1915 (1915-10-14) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Helene Konn
Infanoj Theodore von KármánElemér Kármán • Pipö von Kármán
Okupo
Okupo akademiulo • filozofoedukistopedagogo • universitata instruisto
vdr

Mór Kármán, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kármán Mór estis hungara mezlerneja kaj altlerneja instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis szőllőskislaki ekde 1908, lia origina familia nomo estis Kleinmann ĝis 1874, liaj plej konataj filoj estis Theodore von Kármán kaj Elemér Kármán.

Kovrilpaĝo de verko de Mór Kármán

Mór Kleinmann[1] naskiĝis la 25-an de decembro 1843 en Szeged, li mortis la 14-an de oktobro 1915 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mór Kármán devenis el juda familio. Li maturiĝis en piarista gimnazio en sia naskiĝurbo en 1862. Li studis filozofion kaj filologion en Universitato de Vieno inter 1862-1865 kaj akiris diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1866. Lia plej grava instruisto estis en:Robert von Zimmermann. Post siaj studoj li instruis en mezlernejo kaj komerca akademio, sed interrompe en 1869 li estis sendita al Lepsiko studi la germanan instruadon. En 1872 li ekinstruis en la Universitato de Pest, sed li estis ankaŭ gimnaziestro (1872-1897). Inter 1873 kaj 1882 li redaktis ankaŭ pedagogian revuon kaj li havis postenojn en la pedagogia strukturo. Li kreis novan instruan metodon en gimnazioj. Ekde 1907 li laboris en la ministerio, post 2 jaroj li atingis la universitatan titolon profesoro. Lia edzino naskis kvinfoje.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A római irodalom történetének vázlata (1862)
  • Vadamecum für die Praktikanten d. Paedag. Seminars zu Leipzig. (1870)
  • Gimnáziumi tanterv (1879)
  • Philosophiai propaedeutika. A psychologia és logika vázlata. (tradukaĵo, 1885)
  • A tanárképzés és az egyetemi oktatás (studo, 1895)
  • Közoktatásügyi tanulmányok I–II. (1906–1911)

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]