György Volf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Volf
Persona informo
Naskiĝo 3-an de oktobro 1843 (1843-10-03)
en Törökbálint
Morto 13-an de septembro 1897 (1897-09-13) (53-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Irma Demeczkyné Volf
Parencoj Mihály Demeczky
Okupo
Okupo lingvistofilozofo • gimnazia instruisto
vdr

György VOLF [djordj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Volf György estis hungara instruisto, membro (korespondanta en 1877, ordinara en 1894) de Hungara Scienca Akademio.

György Volf [1] Arkivigite je 2014-02-22 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 3-an de oktobro 1843 en Törökbálint. Li mortis la 13-an de septembro 1897 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Volf devenis el germana familio. Li frekventis gimnazion, poste universitaton en Pest (urbo). En 1869 li ekinstruis en diversaj mezlernejoj en Budapeŝto. En 1890 li estis jam lernejestro. Li okupiĝis precipe pri la kodeksoj kaj la ortografio. Liaj artikoloj aperis ekzemple en Pesti Hirlap. Li meritis la titolon reĝa konsilisto en 1892.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Nyelvemléktár. Régi magyar codexek és nyomtatványok. (1874-1890) - 14 volumoj
  • Régi Magyar Nyelvemlékek (1888)
  • A magyar helyesírás alapja (Fundamento de la hungara ortografio) (1894)
  • Volf György összegyűjtött munkái (Kolektitaj verkoj de György Volf), (1907–1914)

Fontoj[redakti | redakti fonton]