Nézsa
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Nézsa (nEĵa), slovake Nežovce (neĵovce) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en subregiono de Rétság.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 19 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo:
- Supermara alteco: 235-270 m
- Loĝantaro: 1140
- Poŝtkodo: 2618
- Telefonprefikso: 35
Situo[redakti | redakti fonton]
La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ flankovojoj. Budapeŝto troviĝas 50 km-ojn.
Historio[redakti | redakti fonton]
Ŝajnas, la vilaĝo fondiĝis pli frue, ol la 14-a jarcento, sed pli frue ne troviĝas en dokumentoj. Fine de la 17-a jarcento la komunumo senhomiĝis. Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kuracejo, dentokuracejo, bestokuracejo, poŝto, futbalejo.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- katolika preĝejo omaĝe al Sankta Jakobo de 1575, en 1760 turo alkonstruiĝis, en 1799 pligrandiĝis, en 1998 renoviĝis
- sonoriloturo
- golgoto kun kapelo omaĝe al Sankta Anna de 1825
- statuo de Johano Nepomuka
- kruco de 1938
- monumento pri falintoj dum la mondomilitoj
- kastelo kun parko el la 1740-aj jaroj, nun lernejo
- grenejo de la 19-a jarcento