NGC 2070
Aspekto
NGC 2070 | |
---|---|
Hela nebulozo | Listo de nebulozoj |
Historio de esploro | |
Trovinto | Nicolas Louis de Lacaille |
Dato de trovo | 1751 |
Indikoj | NGC 2070, ESO 57-EN6 |
Observaj datumoj (Epoko J2000.0) | |
Speco | Emisia nebulozo |
Rektascensio | 05h 38m 42,5s |
Deklinacio | -69° 06' 03" |
Distanco | |
Videbla magnitudo (V) | 8 |
Fota magnitudo (V) | 5,0 |
Videblaj ampleksoj (V) | 30,0' × 20,0' |
Konstelacio | Orfiŝo |
Fizikaj propraĵoj | |
Radiuso | |
Absoluta magnitudo (V) | |
Propraĵoj | |
NGC 2070 (alia indiko — ESO 57-EN6; nomata ankaŭ Tarantula Nebulozo aŭ 30 Doradus) estas emisia nebulozo en konstelacio Orfiŝo.
Ĉi tiu objekto estis jam en la originala versio de NGC-katalogo.
Kun vida magnitudo de 8 la nebulozo estas eksterordinare hela objekto, se konsideri ĝian distancon de 170.000 lumjaroj. Ĝia lumeco estas tia, ke se ĝi troviĝus samdistance de Tero kiel la Oriona Nebulozo, ĝi ĵetus videblajn ombrojn. Ĝi estas la plej aktiva konata regiono produktanta novajn stelojn en la galaksioj de la Loka Grupo. En ĝia centro troviĝas la eksterordinare kompakta stelamaso R136a, kiu produktas la pliparton de la radia energio de la nebulozo. Alia notinda stelamaso, Hodge 301, situas ĉirkaŭ 150 lumjarojn de la centro de la nebulozo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
◄ NGC 2066 | NGC 2067 | NGC 2068 | NGC 2069 | NGC 2070 | NGC 2071 | NGC 2072 | NGC 2073 | NGC 2074 ► |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informo el la originala versio de NGC-katalogo angle
- Informo el la originala versio de NGC-katalogo france
- Rekontrolita informo pri la objekto angle
- http://simbad.u-strasbg.fr/sim-id.pl?Ident=NGC%202070 angle
- http://vizier.u-strasbg.fr/viz-bin/VizieR-S?NGC%202070 angle
- NASA/IPAC Extragalactic Database angle
- Fotoj de NGC 2070 en SkyView angle
- Fotoj de ĉiuj NGC-objektoj en SkyView angle