Nicolas Louis de Lacaille

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nicolas Louis de Lacaille
franca astronomo kaj geodeziisto
franca astronomo kaj geodeziisto
Personaj informoj
Naskiĝo 15-an de marto 1713 (1713-03-15)
en Rumigny
Morto 21-an de marto 1762 (1762-03-21) (49-jara)
en Parizo
Lingvokapablo franca lingvo
v  d  r
Information icon.svg

Nicolas Louis de la Caille (naskiĝis la 15-an de marto 1713 en Rumigny, apud Reims; mortis la 21-an de marto 1762 en Mazarin, apud Parizo) estis franca astronomo kaj geodeziisto.

Unue li studis teologion, sed post ioma tempo li forlasis tiun ĉi karieron kaj plene okupiĝis pri matematiko kaj astronomio.

Li studis la sudan ĉielon kaj observis pli ol dek mil stelojn en 14 konstelacioj.