Pumpilo (konstelacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri konstelacio. Por teknika aranĝaĵo kiu movigas likvon aŭ gason rigardu la paĝon Pumpilo. Por teknika aranĝaĵo kiu transportas varmon kontraŭ temperatura gradiento legu la artikolon Varmopumpilo.
Pumpilo
konstelacio 
Latina nomo Antlia
(genitiva Antliae)
Mallongigo Ant
Imagata bildo
Najbaraj Konstelacioj
HidroKompasoVelaroCentaŭro 
Observaj datumoj
(Epoko 1875.0)
Rektascensio 9h 22m 0s ... 11h 0m 0s
Deklinacio -39° 45' 0" ... -24° 0' 0"
Areo 239 kvadrataj gradoj
Rango laŭ la areo 62
Enhavo
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 0
Videbla magnitudo de la plej hela stelo 4,25
Videbleco
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco -90° ... 66°
Latitudoj de plena videbleco -90° ... 51°
Tempo de jaro de la plej bona videbleco Aprilo
Historio
Unua priskribo Nicolas Louis de Lacaille
Jaro de unua priskribo 1763
Verko, en kiu ĝi estis priskribita
Postaj ŝanĝoj
vdr

Pumpilo estas konstelacio sude de la ĉiela ekvatoro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomo venas de Nicolas Louis de Lacaille. En la 18-a jarcento, la franca astronomo donis nomojn al kelkaj regionoj de la suda ĉielo kiuj ankoraŭ ne estis nomitaj. Malkiel klasikaj konstelacioj, kiuj estas nomitaj laŭ mitologiaj figuroj, liaj konstelacioj plejparte portis la nomojn de teknikaj atingoj.