Nacia aŭtoritato por la jida

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia aŭtoritato por la jida
eldonejoorganizaĵo • publika establo
Komenco 1996
Lando(j) Israelo vd
Sidejo Israelo
Adreso Kaplan Street 17, Tel Aviv , Israel
Agokampo libro
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Nacia aŭtoritato por la jida (jide די נאַציאָנאַלע אינסטאַנץ פֿאַר ייִדישער קולטור; hebree הרשות הלאומית לתרבות היידיש) estas ŝtata organo, kies oficiala rolo estas respondeci pri la jida-kulturaj aferoj en la ŝtato Israelo, inkluzive de lingvo kaj lingvaĵo, literaturo, arto kaj folkloro. Ĝi estis establita laŭ la leĝo pri la Nacia aŭtoritato por la jida,1996.

Ĝia ĉefa celo estas la konservado kaj kultivado de la jida. La agadoj de la aŭtoritato plejparte temigas Israelon, sed ĝi ankaŭ inkluzivas kunlaborojn kun asocioj ekster Israelo, kies agadoj traktas la jidan kaj ĝian kulturon.

Celoj[redakti | redakti fonton]

  • enprofundigi la konatecon de la publiko en Israelo kun jida kulturo en ĉiuj ĝiaj formoj.
  • stimulante esploradon de jida kulturo.
  • antaŭenigante la instruadon de la jida lingvo kaj ĝia literaturo.
  • instigante al nuntempa verkado en la jida.
  • kolektado, dokumentado kaj katalogado de la trezoroj de parola kaj skriba popola kulturo.
  • publikigo de elektitaj verkoj kaj en la originala lingvo (la jida) kaj en profesiaj tradukoj en la hebrean.

Agado[redakti | redakti fonton]

  • provizante helpon (subvencioj) al projektoj de individuoj kaj institucioj kiuj kontribuas al la konservado kaj evoluo de la jida kulturo, inkluzive pere de: libroj, filmoj, KD-oj, vidbendoj, prezentoj, teatraĵoj, prelegoj kaj pli.
  • aljuĝante studstipendiojn al studentoj studantaj por magistro, doktoriĝo kaj postdoktoraj gradoj en institucioj de alteduko en Israelo, kies esplorado kontribuas al la konservado kaj evoluo de jida kulturo.
  • aljuĝado de premioj kiel signo de aprezo por la laboro de verkistoj kiuj traktas diversajn aspektojn de la jida kulturo en Israelo kaj kontribuas al ĝia kreskigo.
  • okazante ĉiujaran konkurson kun premioj por verkado de novelo en la jida.
  • subteno por la jida en la eduka sistemo: en lernejoj kiuj ofertas kursojn en la jida kaj de ĝia kulturo por enmatrikuligo kaj en artlernejoj kiuj okazigas jidlingvajn seminariojn.
  • subteno por kulturaj agadoj en jida-kluboj tra la lando same kiel en Amaĥa-kluboj por la bonfarto de survivantoj de la holokaŭsto.
  • Alireebligo de ĝisdatajn informojn pri la jida kaj ĝia kulturo en Israelo por la ĝenerala publiko pere de la interreto (kaj propra retejo kaj Facebook), la Zoom-apo kaj retpoŝto.
  • redaktado kaj prezentado de semajna jida radioprogramo sur la ŝtataj kanaloj Kan Tarbut kaj Kan Reka, kiu elsendas en pluraj fremdaj lingvoj, kiuj ne estas oficialaj lingvoj de Israelo.
  • okazigo de kulturaj okazaĵoj en la jida, kiuj estas malfermitaj al la ĝenerala publiko por marki specialajn datrevenojn en la jida kulturo.
  • instigante kunlaborojn kun aliaj institucioj: kaj en Israelo kaj eksterlande, kiuj emfazas enhavon ligitan al la jida kaj ĝia kulturo.
  • Dum la korona epidemio en Israelo kaj la ĉesigo de ĉiuj alfrontaj agadoj kun publiko, la aŭtoritato iniciatis plurajn projektojn por konservi kontakton kun la publiko de amikoj kaj amantoj de jida kulturo pere de dumonata reta bulteno pri temoj rilataj al la jida kulturo, jidaj kulturaj prezentoj (muziko, prelegoj) haveblan al publiko uzante Zoom, prezentoj de jidaj artistoj en la kortoj de maljunulejoj kaj ŝirmitaj loĝejoj por faciligi la izolitecon de la loĝantoj kaj ĝuigi ilian tempon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]