Nadeĵda Rimskaja-Korsakova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nadeĵda Purgold)
Nadeĵda Rimskaja-Korsakova
Persona informo
Naskonomo Надежда Николаевна Пургольд
Naskiĝo 19-an de oktobro 1848 (1848-10-19)
en Sankt-Peterburgo
Morto 24-an de majo 1919 (1919-05-24) (70-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Mortokialo variolo
Tombo Tiĥvina Tombejo
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Sankt-Peterburga Konservatorio
Familio
Patro Q124808763
Frat(in)o Q15140006
Edz(in)o Nikolaj Rimskij-Korsakov
Infanoj Mikhail Rimsky-Korsakov • Andrey Rimsky-Korsakov • Vladimir Rimsky-Korsakov • Q124808633
Okupo
Okupo komponistopianisto
vdr

Nadeĵda Nikolajevna RIMSKAJA-KORSAKOVA (ruse Надежда Николаевна Римская-Корсакова, IPA: [nɐˈdʲeʐdə nʲɪkɐˈlajɪvnə ˈrʲimskəjə ˈkorsəkəvə] ; naskita Purgold; la 19-an de oktobro 1848 [O.S. la 31-an de oktobro] - la 24-an de majo, 1919) estis rusa pianisto, muzikologo kaj komponistino tiel kiel la edzino de komponisto Nikolaj Rimskij-Korsakov. Ŝi estis ankaŭ la patrino de rusa muzikologo Andreij Rimskij-Korsakov.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis en Sankt-Peterburgo al nobela familio de germana origino. Nadeĵda estas la plej juna de dek infanoj de la ŝtata konsilisto Nikolaj Fedorovich Purgold kaj lia edzino.

Ŝi komencis ludi pianon en la aĝo de 10 jaroj kaj ŝi studis ankaŭ fluton. Kiam ŝi estis 13-jara, ŝia patro mortis, kaj pri la edukado de la infanoj okupiĝis lia frato Vladimir, kiu enskribigis Nadeĵdan kaj ŝian fratinon Aleksandran en la Sankt-Peterburga Konservatorio. Tie ŝi studis pianon ĉe Anton Gerke kaj muzikteorion ĉe Nikolaj Zaremba [1]. Poste Nikolaj Rimskij-Korsakov instruis al ŝi komponadon kaj instrumentadon.

Sub la gvidado de la komponisto Alexander Dargomiĵskij Nadeĵda transskribis orkestrajn pianopartiturojn, tasko por kiu ŝi estis aparte talenta kaj lerta kaj ŝi tre bone uzas ĝin. En 1871 en Berlino, eldonejo publikigis ŝian transskribon por piandueto de la fantazia uverturoRomeo kaj Julieta” de Ĉajkovski.

In the 1860-aj kaj 70-aj jaroj, ŝi partoprenis kiel pianisto en muzikaj renkontiĝoj ĉe la domo de Alexander Dargomiĵskij, kaj ĉe la muzika cirklo de Milij Balakirev. Inter la verkoj kiujn ŝi prezentis estis la operoj “Edziĝo” kaj “Boris Godunov” de Mussorgskij same kiel “La junulino de Pskovo” de Nikolaj Rimskij-Korsakov.

De ŝiaj komponaĵoj pluvivas manuskriptoj de la simfonio “La Sorĉita Loko" pri rakonto de Gogol, la opera "Somera Meznokto" kun partituro por piano kaj voĉo, kaj kelkaj pianverkoj kaj kantoj. Krome ŝi faris transskribojn por kvarmana piano kiu inkludas verkojn de Dargomiĵskij, Rimskij-Korsakov, Ĉajkovski, Borodin kaj Glazunov. Ŝi ankaŭ aranĝis la voĉajn partiturojn de liaj verkoj [2].

Ŝi renkontis Rimskij-Korsakov ĉe la domo de Dargomiĵskij. Baldaŭ post ilia unua renkontiĝo, li skribis kanzonon kiun li dediĉis al ŝi. Li kune al amikoj komencis ofte vizitadi la fratinojn Purgold ĉe ilia domo. Tiutempe, Nikolaj Rimskij-Korsakov estis pensanta pri la komponado de la opero “La junulino de Pskovo". Li kunhavis sian planon kun Nadeĵda; ŝi interpretis por li la unuajn muzikajn skizojn, analizis ilin kaj instrumentigis plurajn fragmentojn de la opero. Jarojn poste, Nikolaj Rimskij-Korsakov skribis: "La uverturo de “La junulino de Pskovo”, de la unua noto ĝis la lasta, apartenas al la malbona knabino kiun mi tre, tre amas."

Printempe de 1871, dum komuna legado de "Maja Nokto" de Gogol, Rimskij-Korsakov proponis geedziĝon al ŝi, kio okazis la sekvan jaron. Nadeĵda kompletegis "La Sorĉita Logo" semajnon antaŭ ol edziniĝi kaj instrumentigis ĝin la sekvan jaron. Ŝi naskis sep infanojn kaj malpli okupiĝis pri komponado, tamen ŝi daŭre koncentriĝis en transskriboj, aranĝoj kaj provludado.

Nadeĵda iĝis muzika kaj hejma kunulo de sia edzo. Ŝi vojaĝis kun li, ŝi ludis kun li kvarmanan pianon, partoprenis provludojn, korektis kaj aranĝis liajn kaj alies komponaĵojn.

En The New Grove Dictionary, Gerald Abraham diras, Nadeĵda estis "multe pli bone muzike trejnita ol ŝia edzo en la momento de ilia geedziĝo ", kaj pruvis esti tre bona kaj postulema kritikisto de mia laboro. Bela, kapabla, fortovola, ŝia influo sur li en muzikaj aferoj estis sufiĉe forta [3]. La muzikologo Lyle Neff skribis ke dum Nadeĵda prirezignis sian propran komponan karieron kiam ŝi geediziĝis kun Rimskij-Korsakov, ŝi " havis konsiderindan influon sur la kreado de liaj skribitaj tri operaoj ."

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 187 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Abraham, Gerald, ed. Stankey Sadie, The New Grove Dictionary of Music and Musicians, 20 vols. (London: Macmillan, 1980). (ISBN 0-333-23111-2).
  • Brown, David, The Master Musicians: Mussorgsky, His Life and Works (Oxford and New York: Oxford University Press, 2002). (ISBN 0-19-816587-0)
  • Brown, David, Tchaikovsky: The Early Years, 1840–1874 (New York: W.W. Norton & Company, Inc., 1978). ISBN 0-393-07535-2.
  • Brown, Malcolm Hamrick, ed. Julie Anne Sadie and Rhian Samuel, The Norton/Grove Dictionary of Women Composers (New York and London: W.W. Norton & Company, 1995). (ISBN 0-393-03487-9)
  • Calvocoressi, M.D. and Gerald Abraham, Masters of Russian Music (New York: Tudor Publishing Company, 1944). ISBN n/a.
  • Orlova, Alexandra, Mussorgsky's Works and Days: a Biography in Documents (Bloomington and Indianapolis, 1983).
  • Rimskij-Korsakov, Nikolai, Letoppis Moyey Muzykalnoy Zhizni (St. Petersburg, 1909), published in English as My Musical Life (New York: Knopf, 1925, 3rd ed. 1942). ISBN n/a.
  • ed. Stankey Sadie, The New Grove Dictionary of Music and Musicians, Second Edition, 29 vols. (London: Macmillan, 2001). (ISBN 1-56159-239-0)
  • Frovola-Walker, Marina, "Rimskij Korsakov. Russian family of Musicians. (1) Nikolaj Andreyevich Rimskij-Korsakov."
  • Neff, Lyle, "Rimskij Korsakov. Russian family of musicians. (2) Nadezda Rimskaya-Korsakova."

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Brown, Malcolm Hamrick, ed. Julie Anne Sadie and Rhian Samuel, The Norton/Grove Dictionary of Women Composers (New York and London: W.W. Norton & Company, 1995), p. 391.
  2. Rimsky-Korsakov, Preface xxxix.
  3. Abraham, Gerald, ed. Stankey Sadie, The New Grove Dictionary of Music and Musicians, 20 vols. (London: Macmillan, 1980), vol. 16, 28–29.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]