Natalja Nikolajevna Gonĉarova
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Natalja Gonĉarova. |
Natalja Nikolajevna Gonĉarova | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Наталья Николаевна Гончарова |
Naskiĝo | 27-an de aŭgusto 1812 en Karian Estate |
Morto | 26-an de novembro 1863 (51-jaraĝa) en Sankt-Peterburgo |
Tombo | Lazarev Cemetery (en) |
Lingvoj | rusa • franca |
Ŝtataneco | Rusia Imperio |
Familio | |
Patro | Nikolay Afanasyevich Goncharov (en) |
Patrino | Natalya Ivanovna Zagryazhskaya (en) |
Frat(in)o | Jekaterina Goncharova |
Edz(in)o | Aleksandr Puŝkin Pjotr Petroviĉ Lanskoj |
Infanoj | Maria Pushkina (en) ( Aleksandr Puŝkin) Alexandra Lanskaya (en) ( Pjotr Petroviĉ Lanskoj) Yelizaveta Lanskaya (en) ( Pjotr Petroviĉ Lanskoj) Grigory Aleksandrovich Pushkin (en) ( Aleksandr Puŝkin) Natalya Alexandrovna Pushkina (en) ( Aleksandr Puŝkin) Alexander Alexandrovich Pushkin (en) ( Aleksandr Puŝkin) Sofya Lanskaya (en) ( Pjotr Petroviĉ Lanskoj) |
Okupo | |
Okupo | mondumano famulo |
Natalja Nikolajevna Gonĉarova (ruse Наталья Николаевна Гончарова) (naskiĝis la 8-an de septembro 1812 , mortis la 26-an de novembro 1863) estis la edzino (nome Natalja Puŝkina) de poeto kaj verkisto Aleksandr Puŝkin de 1831 ĝis 1837, kaj patrino de liaj kvar infanoj.
Ĉirkaŭ 1828, Puŝkin renkontiĝis kun Natalja Nikolajevna Gonĉarova, tiam nur 16-jaraĝa kaj unu el plej famaj belulinoj de Moskvo. Post multa dubado, Natalja jam 18-jaraĝa akceptis edziĝproponon el Puŝkin en Aprilo 1830, sed ne antaŭ ŝi ricevu sekurecon, ke la carista registaro ne havas intencon persekuti la libereceman poeton. Poste, Puŝkin kaj Natalja iĝis oftuloj de la kortega societo. Ili oficiale engaĝiĝis la 6an de Majo 1830, kaj eĉ sendis nuptinvitojn. Puŝkin veturis en la bienon de sia patro Boldino (provinco de Niĵnij Novgorod) por preparoj al nuptofesto, tamen pro ĥolera kvaranteno estis devigita resti tie dum tri monatoj. Tiu Boldina aŭtuno estis plej fruktodona por lia kreado. La nupto, prokrastita unu jaron, okazis en la 18a de Februaro 1831 (malnovstile) en la Granda Preĝejo de Ĉieliro ĉe la strato Bolŝaja Nikickaja en Moskvo.
Kiam la caro havigis al Puŝkin la plej malaltan kortegan titolon, nome Kamerĉambelano, la poeto koleriĝis, sentante, ke la caro intencis humiligi lin sugestante, ke Puŝkin estas akceptita en la kortego ne pro siaj propraj meritoj, sed nur pro tio ke lia edzino, kiu ja havis multajn admirantojn inklude la caron mem, povu propre partopreni en la kortegaj baloj. La geedzeco de Puŝkin kun Gonĉarova estis tre feliĉa, sed la karaktera amindumemo kaj frivoleco de Natalja rezultos en almorta duelo post sep jaroj, ĉar Puŝkin havis tre ardan ĵaluzan temperamenton.[1] Vintre 1837 Puŝkin akre konfliktis kun franca oficiro Georges d'Anthès. Fakte jam aŭtune 1836, Puŝkin devis fronti skandalajn onidirojn, ke lia edzino estas en amafero. La pistolduelo kun d'Anthès okazis la 27an de Januaro (8a de Februaro) 1837 ĉe la Ĉjornaja rivero (Nigra rivero). D'Anthès pafis la unua, draste vundante Puŝkin-on; la kuglo eniris en lia ripo kaj penetris la ventron. D'Anthès estis nur malgrave vundita en la dekstra brako per la pafo de Puŝkin. Du tagojn poste, nome la 29a de Januaro (10a de Februaro) je la 14:45, Puŝkin mortis pro peritoneito.
Natalja reedziniĝis en 1844 kun rusa generalo Pjotr Petroviĉ Lanskoj. Ŝi naskis al li tri filinojn.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Pushkin, Aleksandr Sergeevich. (1998) Tales of Belkin and Other Prose Writings. London: Penguin Books, p. X. ISBN 0-14-044675-3.