National Collegiate Athletic Association

El Vikipedio, la libera enciklopedio
National Collegiate Athletic Association
National Collegiate Athletic Association
emblemo
neprofitcela organizaĵo • sport-rega organizaĵo • organizaĵo
Komenco 1906 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Indianapolo
Ĉefestro(j) Mark Emmert • Charlie Baker vd
Membro de American Council on Education vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Nacia Universitata Atleta Asocio (angle National Collegiate Athletic Association; akronime NCAA) estas libervola korpo kiu organizas konkuradojn en 22 malsamaj sportoj kiel ekzemple piedpilko, basketbalo, futbalo, basbalo kaj atletiko ĉie en Usono [1]. En Usono ekzistas aliaj sportaj korpoj kiuj kunigas kolegiojn, universitatojn kaj aliajn instituciojn, sed la NCAA estas la plej forta, plej riĉa kaj plej prestiĝa asocio kiu kunigas pli ol 1,200 malsamajn altlernejojn.

La ĉefsidejo de la NCAA situas en Indianapolo, Indianio.

La NCAA estas dividita en 3 nivelojn: Unua Divizio kiu estas la plej granda kaj plej prestiĝa, Dua Divizio kaj Tria Divizio. Laŭ la regularoj de la organizo, la altlernejoj en la unuaj du sekcioj povas oferti stipendiojn al elstaraj atletoj el inter siaj studentoj.

Entute, 346 altlernejoj ludas en la unua dividado. Sekve, 282 altlernejoj ludas en la dua divizio. Aldone, 449 altlernejoj ludas en la tria dividado.

Prezidantoj[redakti | redakti fonton]

  • Walter Byers (1951-1988)
  • Dick Schultz (1988-1993)
  • Cedric Dempsey (1993-2002)
  • Miles Brand (2003-2009)
  • Mark Emmert (2010 - oficanto)

NCAA-basketbalturniro[redakti | redakti fonton]

68 teamoj de la unua dividado partoprenas la turniron, konkurante inter ili mem pri la nacia ĉampioneco en gimnaziobasketbalo en la pokalsistemo.

Por plia legado[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Superrigardo. Alirita 2022-05-23.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]