Naturparko La Vanille

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Vanille Nature Park

bestoĝardeno
Organizaj aferoj
Dato de la malfermo 1985
Geografio
Ŝtato Maŭricio
Situo Rivière-des-Anguilles
Geografia situo 20° 29′ 7″ S, 57° 33′ 3″ O (mapo)-20.48527857.550833Koordinatoj: 20° 29′ 7″ S, 57° 33′ 3″ O (mapo)
La Vanille Nature Park (Maŭricio)
La Vanille Nature Park (Maŭricio)
DEC
La Vanille Nature Park
La Vanille Nature Park
Situo de La Vanille Nature Park

Map

Statistiko
Ceteraj informoj
Retpaĝo https://www.lavanille-naturepark.com/
vdr

Naturparko La Vanille (angle La Vanille Nature Park) estas zoologia parko kreita en 1985 kaj situanta en la sudo de Maŭricio, apud la vilaĝo Rivière-des-Anguilles en distrikto Savanne.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu bestoĝardeno, kies ĉefa allogo estas Nilaj krokodiloj, situas meze de la naturo, en pitoreska ĉirkaŭaĵo, kie eblas vagi, piede aŭ sur la dorso de azeno, en tropika pluvarbaro riĉa je specioj de endemiaj arboj, plantoj kaj floroj.

Krom krokodiloj, la parko enhavas ankaŭ multajn aliajn bestojn, inkluzive de kajmanoj, igvanoj, kanbufoj, testudoj de Madagaskaro kaj Sejŝeloj, dolĉakvaj testudoj, gekoj de Île Ronde, vespertoj de Rodriges, angiloj, karpoj, simioj, ranoj, aproj, mungotoj, cervoj, kaproj, ŝafoj kaj azenoj, ne menciante 20 000 speciojn de insektoj kaj papilioj.

La parko posedas restoracion, «le Crocodile affamé» (esperante la malsata krokodilo), kiu servas pladojn faritajn el krokodila viando.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La Vanille Nature Park en la franca Vikipedio.